Helga Dreher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
porinstruista pluklerigejo ThILLM en Bad Berka (iama Starck-sanatorio, Heinrich-Heine-Allee 4) kie Dreher laboris paralele al siaj lerneje plenumendaj taskoj

Helga DREHER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1944 en Neustadt an der Orla)[1] estas germana (eksa) pedagogino kaj verkistino metanta fokuson je Vajmaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de germanistiko kaj anglistiko ĉe la Universitato de Jena ŝi deĵoris dum kvarona jarcento kiel instruistino de la angla lingvo kaj fakkonsilistino en Hermsdorf. Post Turniĝo ŝi laboris en Bad Berka ĉe "Thüringer Institut für Lehrerfortbildung" (ThILLM; pluklerigejo por instruistoj) kie ŝi responsis ekz. pri novaj horartabuloj kaj eldonoj pri instruadevoluigo kaj didaktiko por la fako de angla lingvo.[2] Post transloĝiĝo Vajmaron (2003) ŝi ekverkistis. Multaj ŝiaj verkoj havas rilaton al Vajmaro.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Torhaus (2010) Dreher prezentis iel alproprigon de la urbo de la klasikuloj al si mem, sub la identeco de la tridekjaraĝulino Alma. Alma, kiu heredis domon en Vajmaro, do rakontigas diversajn vajmaranojn pri si kaj la pasigo de la ĵuse lastapasintaj jaroj - kaj ĉio fone estas kun la celo de fikcia restaŭrado de la pordegejo ĉe Erfurter Straße.[3] La skribostilo de ŝia una verko taksatas de legintoj rava kaj flua.[4][5]

Ĉe Frauenplan temas pri krimliteraturo: la fratinoj Alex kaj Nadja volas ĝui trankvilan semajnfinon en Vajmaro. Sed multo neatendita intervenas kaj kun aliaj amikinoj ili decidas meti sin sur la persekuto de krimfarinto. Kelkaj sciencoj aludas al la garnizono de Ruĝa Armeo en najbara Nohra.[6]

Dreher kombinas memorojn de klasika Vajmaro kaj de unuopaj travivaĵoj. Humuro, vivoĝojo engaĝiĝo kaj amikiĝo helpas mastri eĉ la plej komplikajn situaciojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Torhaus. Eine mysteriöse Erbschaft mit Folgen, Verlag tredition, dua eldono, Hamburgo 2019, ISBN 978-3-7497-2213-6 (unua eldono ĉe Bertuch-Verlag, Vajmaro 2010)
  • Frauenplan - Denk nicht, du kommst davon ..., Verlag tredition, Hamburgo 2018, ISBN 978-3-7469-5712-8
  • Wie ein Blatt im Wind, epubli 2017, ISBN 9783956454707
  • (trilogio) Zeit zum Atmen, Die Seele lauscht, Mit allen Sinnen, epubli 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]