Helpo:Interlingva ligilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per interlingvaj ligiloj (angle: interlanguage links) aŭ intervikiaj ligiloj (interwiki links) oni indikas en la fontoteksto de artikolo, ke ankaŭ en alilingva Vikipedio ekzistas tiu artikolo. Tiel oni povas salti facile de artikolo en unu lingvo al artikolo en alia.

Atentu, ke ekde marto 2013 oni uzas novan aliron por meti interlingvajn ligilojn. La malsamlingvaj artikoloj nun estas interligitaj centre helpe de la projekto Vikidatumoj, t.e. en la artikolo mem oni ne plu bezonas aldoni la interlingvajn ligilojn, sed anstataŭe oni aldonas ligilon al la koncerna lingva versio sur la Vikidatumoj-paĝo. La malnova metodo aldoni ligilojn estas plu valida, sed ne plu preferata.

Intervikiaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jen estas mallongigoj al vikipediaj frataj projektoj:

Projekto Longa versio Mallongigo
Wikipedia-logo-v2.svg Vikipedio [[wikipedia:]] [[w:]]
Wiktionary-logo-en.svg Vikivortaro [[wiktionary:]] [[wikt:]]
Wikinews-logo.svg Vikinovaĵoj [[wikinews:]] [[n:]]
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj [[wikibooks:]] [[b:]]
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro [[wikiquote:]] [[q:]]
Wikisource-logo.svg Vikifontaro [[wikisource:]] [[s:]]
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj [[species:]]
[[wikispecies:]]
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato [[wikiversity:]] [[v:]]
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo [[wikivoyage:]] [[voy:]]
Wikimedia-logo.svg Vikimedio [[wikimedia:]]
[[foundation:]]
[[wmf:]]
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo [[commons:]]
Wikimedia-logo-meta.png Meta-Vikio [[meta:]]
metawikipedia:
[[m:]]
Incubator-text.svg Vikimedia Kovilo [[incubator:]]
MediaWiki-smaller-logo.png MediaVikio [[mediawikiwiki:]] [[mw:]]
Wikidata-logo-en.svg Vikidatumoj [[wikidata:]] [[d:]]

Ligiloj montritaj en flanka tekstujo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu sekcio temas pri malnova maniero. Bonvolu redakti interlingvajn ligilojn en Vikidatumoj.

La interlingvaj ligiloj havas jenan formon:

[[lingvokodo:Titolo]]

La lingvokodo estas la 2-litera kodo (aŭ tri-litera okaze) laŭ ISO 639. (Vidu ekz je Landoj kaj Lingvoj de la Mondo; Esperanto estas "eo".) Do ekzemple por la artikolo pri Esperanto oni enmetus ligilojn jene:

[[de:Esperanto]][[en:Esperanto]][[eo:Esperanto]][[es:Esperanto]][[fr:Espéranto]][[ja:Esperanto]][[nl:Esperanto]][[pl:Esperanto]]

Tiuj ligiloj estas specialaj, kaj montriĝas ne ene de la artikolo mem, sed en aparta ujo ĉe la titolejo de la paĝo, kaj montras sin laŭ lingvonomo.

Aldonu interlingvajn ligilojn tute sube de artikoloj. Ne aldonu interlingvajn ligilojn al artikoloj kiuj ankoraŭ ne ekzistas.

Ĉe ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe ŝablonoj interlingvaj ligiloj devas esti metataj inter <noinclude> kaj </noinclude> en la ŝablonojn mem aŭ inter <includeonly> kaj </includeonly> en la ŝablonan dokumentadon, prefere je ties fino. Alikaze ili aperus en la artikoloj, kiuj uzas la koncernajn ŝablonojn.

Ligiloj en la teksto[redakti | redakti fonton]

Se vi volas, ke intervikia ligilo aperu en la teksto, kio kutime estas evitinda, vi devas aldoni : tuj post la komencaj duoblaj krampoj. Ekz. [[:en:House|domo]] fariĝas. domo.

Evitinda tio estas, ĉar nespertaj uzantoj povus miri, se post klako sur la ligilon, ili subite estas en alilingva vikipedio aŭ eble eĉ en alia projekto.

Interlingvaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

aa:, ab:, ace:, af: (Afrikanslingva Vikipedio), ak:, als:, am:, an:, ang:, ar: (Arablingva Vikipedio), arc:, arz:, as:, ast:, av:, ay:, az: (Azerbajĝanlingva Vikipedio), ba:, bar:, bat-smg:, bcl:, be: (Belorusa Vikipedio), be-x-old:, bg: (Bulgarlingva Vikipedio), bh:, bi:, bjn:, bm:, bn:, bo:, bpy:, br:, bs:, bug:, bxr:, ca: (Katalunlingva Vikipedio), cbk-zam:, cdo:, ce: (Ĉeĉena Vikipedio), ceb: (Cebulingva Vikipedio), ch:, cho:, chr:, chy:, ckb:, co:, cr:, crh:, cs: (Cebulingva Vikipedio), csb:, cu:, cv:, cy:, da: (Danlingva Vikipedio), de: (Germanlingva Vikipedio), diq:, dsb:, dv:, dz:, ee:, el: (Greklingva Vikipedio), eml:, en: (Anglalingva Vikipedio), eo: (Vikipedio en Esperanto), es: (Hispanlingva Vikipedio), et: (Estonlingva Vikipedio), eu: (Eŭsklingva Vikipedio), ext:, fa: (Perslingva Vikipedio), ff:, fi: (Finnlingva Vikipedio), fiu-vro:, fj:, fo:, fr: (Franclingva Vikipedio), frp:, frr:, fur:, fy:, ga:, gag:, gan:, gd:, gl: (Galeglingva Vikipedio), glk:, gn:, got:, gu:, gv:, ha:, hak:, haw:, he: (Hebrelingva Vikipedio), hi: (Hindilingva Vikipedio), hif:, ho:, hr: (Kroatlingva Vikipedio), hsb:, ht:, hu: (Hungarlingva Vikipedio), hy: (Armenlingva Vikipedio), hz:, ia:, id: (Indonezilingva Vikipedio), ie:, ig:, ii:, ik:, ilo:, io:, is:, it: (Itallingva Vikipedio), iu:, ja: (Japanlingva Vikipedio), jbo:, jv:, ka:, kaa:, kab:, kbd:, kg:, ki:, kj:, kk: (Kazaĥlingva Vikipedio), kl:, km:, kn:, ko: (Korelingva Vikipedio), koi:, kr:, krc:, ks:, ksh:, ku:, kv:, kw:, ky:, la: (Latinlingva Vikipedio), lad:, lb:, lbe:, lez:, lg:, li:, lij:, lmo:, ln:, lo:, lt: (Litovlingva Vikipedio), ltg:, lv:, map-bms:, mdf:, mg:, mh:, mhr:, mi:, mk:, ml:, mn: (Minankabaŭlingva Vikipedio), mo:, mr:, mrj:, ms: (Malajlingva Vikipedio), mt:, mus:, mwl:, my:, myv:, mzn:, na:, nah:, nap:, nds:, nds-nl:, ne:, new:, ng:, nl: (Nederlandlingva Vikipedio), nn:, no: (Norveglingva Vikipedio), nov:, nrm:, nso:, nv:, ny:, oc:, om:, or:, os: (Osetlingva Vikipedio), pa:, pag:, pam:, pap:, pcd:, pdc:, pfl:, pi:, pih:, pl: (Pollingva Vikipedio), pms:, pnb:, pnt:, ps:, pt: (Portugallingva Vikipedio), qu:, rm:, rmy:, rn:, ro: (Rumanlingva Vikipedio), roa-rup:, roa-tara:, ru: (Ruslingva Vikipedio), rue:, rw:, sa:, sah:, sc:, scn:, sco:, sd:, se:, sg:, sh: (Serbokroatlingva Vikipedio), si:, simple: (Vikipedio en baza angla lingvo), sk: (Slovaklingva Vikipedio), sl: (Slovenlingva Vikipedio), sm:, sn:, so:, sq:, sr: (Serblingva Vikipedio), srn:, ss:, st:, stq:, su:, sv: (Svedlingva Vikipedio), sw: (Svahillingva Vikipedio), szl:, ta:, te:, tet:, tg:, th: (Tajlingva Vikipedio), ti:, tk:, tl:, tn:, to:, tpi:, tr: (Turklingva Vikipedio), ts:, tt:, tum:, tw:, ty:, udm:, ug:, uk:, ur: (Ukrainlingva Vikipedio), uz: (Uzbeklingva Vikipedio), ve:, vec:, vep:, vi: (Vjetnamlingva Vikipedio), vls:, vo: (Volapuklingva Vikipedio), wa:, war: (Varajlingva Vikipedio), wo:, wuu:, xal:, xh:, xmf:, yi:, yo:, za:, zea:, zh: (Ĉinlingva Vikipedio),zh-classical:, zh-min-nan:, zh-yue:, zu:,

Oftaj eraroj[redakti | redakti fonton]

Nemeto en alilingvaj versioj

Ofte uzantoj metas tiajn ligilojn nur en la ĉitieajn esperantolingvajn artikolojn, sed ne en la ligitajn alilingvajn artikolojn, kiuj fakte rekondukus ĉitien. Tio povas havi kelkajn sekvojn, nome:

  • Robotoj ne povas prilabori la koncernajn interlingvajn ligilojn, ĉar ja unuflanke mankas io.
  • Precipe ĉe ŝablonoj kreskas la verŝajneco de ĉitiea rekreo kun alia titolo, ĉar en la alilingvaj ne estas informo, do ligilo, pri tia, ĉitiea artikolo resp. ŝablono.
    • Ĉe bazaj ŝablonoj povas esti, ke ili estas protektataj ĉi tie aŭ en la alilingva versio. Tiam nur eblas peti pri aldono de la ligilo en la koncerna diskutopaĝo.
  • Krome kontrolo, ĉu ligiloj estas ĝuste metataj, ne aŭ malofte okazas.
  • La nekompleteco de tiaj ligiloj pligrandiĝas.
Miksa metado en diverstemajn artikolojn

Kelkfoje uzantoj metas la ligilojn en artikolojn, kies temo ne estas sama. Ekzemple en la kampo de botaniko kaj zoologio tio facile eblas, ke en unu lingvo temas pri specio, sed en la ligitaj artikoloj (parte) pri genro aŭ eble eĉ pri familio. Do ĉikampe ekzistas parte granda ĥaoso. Krome ne estas unueco en la uzataj sistemoj, kvankam tio ne plu nur koncernas la interlingvajn ligilojn, sed la aranĝadon de la koncerna artikolaro mem.

Malkompleta riparo de robota aŭ fuŝo de alia uzanto

Do kelkfoje uzantoj provas ripari iun fuŝon, sed ne sukcesas, ĉar la tempo ne sufiĉas al ili, aŭ eble eĉ subite strikas la serviloj. Tiam meteblas peto al Vikipedio:Interlingvaj ligiloj, por ke aliaj helpu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]