Henri Guillaumet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henri Guillaumet, naskiĝinta la 25-an de majo 1902 en Bouy, en departemento Marne [1], apud Châlons-en-Champagne kaj mortinta la 27-an de novembro 1940 en la maro Mediteraneo, estis franca aviadisto, pioniro de « Aéropostale » ( kompanio de aera poŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henri Guillaumet estis pioniro de la franca aviado en Andoj, Suda Atlantiko, poste Norda Atlantiko, kunagante por ektrovi multajn novajn aervojojn. Tiam kun Mermoz, li estis konsiderata kiel unu el la plej valoraj pilotoj el tiu tempo. Didier Daurat, lia estro de « Aéropostale » diris pri li : « Mi konis neniun pli grandan.» Antoine de Saint-Exupéry, lia amiko, dediĉis al li sian libron « Terre des Hommes » (Tero de la homoj) en 1939 (Premio por romano de Franca Akademio).

Li trapasis sian flugbapton 14-jaraĝe. Li ricevis sian pilot-diplomon la 3-an de decembro 1921. Li venkis la konkurson Military Zenith la 15-an de junio 1925.

Elsaviĝinta el la neĝoj[redakti | redakti fonton]

La aviadilo de Henri Guillaumet tia, kia ĝi estis retrovita post lia akcidento en Andoj.

La vendredon 13-an de junio 1930 kiam li traflugis Andojn je la 92-a fojo, lia aviadilo Potez 25 registrita F-AJDZ kraŝis apud Laguna Diamante pro malbona vetero. Sen ekipaĵo krom sia pilotbluzo, li marŝis kvin tagojn kaj kvar noktojn, transirante tri montpasejojn. Plurfoje li preskaŭ rezignis plu marŝi, sed persistis, pensante pri siaj kamaradoj [2] kaj pri sia edzino Noëlle. [3] Post unu semajno li atingis vilaĝon. La heroaĵo, kiun la loĝantoj de la valo perfekte resumis : « Es imposible » (ne eblas), konstruis la legendon de tiu diskreta homo meze de « steloj » de « Aéropostale ».

Al Antoine de Saint-Exupéry veninta por elkonduki lin, li deklaris : « Kion mi faris, mi asertas al vi, neniam iu besto farintus. »[4] Modelo por la pilotoj de linio, Henri Guillaumet transflugis Andojn 193 fojojn kaj faris 12 esplor-traflugojn de la Norda Atlantiko inter 1938 kaj 1939.

Lasta flugo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de novembro 1940 kun sia kamarado Marcel Reine li flugis al Sirio por konduki al lia posteno Jean Chiappe, promociita ŝtatkomisaro en Sirio kaj Libano. Ilia kvarmotora Farman « Le Verrier » estis trafita de itala ĉasaviadilo kaj malaperis en la maron Mediteraneo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muzeo Guillaumet kaj monumento dediĉita al li. Tabuleto ĉe lia naska domo.
  2. « Sed mi diris al mi : Mia edzino, se ŝi kredas ke mi vivas, kredas ke mi marŝas. La kamaradoj kredas ke mi marŝas. Ĉiuj fidas min. Kaj mi estas viraĉo se mi ne marŝas. » Guillaumet citita en « Terre des hommes » de Saint-Exupéry, eldono : Bibliothèque de la Pléiade p.164
  3. « Mi pensis pri mia edzino. Mia asekura poliso evitigos al ŝi mizeron. Jes sed la asekuro… » Post la laŭleĝa morto de malaperinto necesas kvar jaroj antaŭ rajti ricevi la asekurpagon. Guillaumet tiam tute elĉerpiĝinta kuŝanta en la neĝo je la altitudo de 4000 metroj ekpensas ke oni ne povos retrovi lian korpon sub la neĝo. Vidante rokon distanca je 50 metroj : « Mi pensis : se mi restariĝas, mi eble povos atingi ĝin. Kaj se mi blokas mian korpon ĉe la ŝtono, venontsomere oni trovos ĝin. » Guillaumet citita en « Terre des Hommes » de Saint-Exupéry, eldono : Bibliothèque de la Pléiade p.165
  4. en « Terre des Hommes » de Saint-Exupéry p.161-165