Henri Lefebvre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henri LEFEBVRE (naskiĝis la 16-an de junio 1901, mortis 29-an de junio 1991 en Navarrenx) estas franca marksisma intelektulo, sociologiisto kaj filozofo.

Li naskiĝis en Hagetmau, sudokcidente de Francio. Li studis filozofion en la pariza Universitato (Sorbono), diplomiĝis en 1920. De 1930 ĝis 1940, li profesoras pri filozofio; en 1940, li aliĝas al la franca "rezistomovado". De 1944 ĝis 1949, li direktoras la radiostacion Radiodiffusion française ("franca radiodissendo") en Tuluzo.

En 1962, li ekprofesoras sociologion en la strasburga Universitato.

Li mortis en 1991. En sia omaĝo, la revuo Radical philosophy ("radikala filozofio") skribas:

la plej verkema el la marksimaj francaj intelektuloj mortis en la nokto de la 28a ĝis la 29a de junio 1991, nelonge post sia 90a naskiĝtago. Dum lia longa kariero, lia laboro estis plurfoje moda aŭ ne, laŭ la epokoj, kaj influis ne nur la disvolviĝon de filozofio, sed ankaŭ tiun de sociologio, de geografio, de politikaj sciencoj kaj de literatura kritiko. [1]