Henri M. J. Boffin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri M. J. BOFFIN estas belga astronomo de la Eŭropa suda observatorio.

Li ricevis sian Ph. D. ĉe la Universitato Libera de Bruselo kun disertaĵo pri la formiĝo de la bariaj steloj ; de tiam li plu laboris pri diversaj problemoj koncernantaj la duopajn stelojn. Ĵuse, li dediĉis sin al la studo de duopaj steloj ĉe la centro de planedumaj nebulozoj, malkovrante inter aliaj la duopan stelon en Fleming 1 ; kaj ankaŭ al la uzo de optika interferometrio por studi la translokojn de maso.[1]

Li ankaŭ estas aktiva en scienca komuniko, li estis ano de la organiza komitato de la europa agado pri la pasado de Venuso en 2004 kaj kunordonanto de la projekto "Gigagalaxy Zoom" dum la Internacia Jaro de Astronomio en 2009.[2] Li estis intervjuita pri sia laboro far'de multenombraj gazetoj kaj magazinoj.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 11 asteroidojn[3] inter 1999 kaj 2001, kelkajn en kunlaboro kun Thierry Pauwels (sub ambaŭ nomoj "H. Boffin" kaj "H. M. J. Boffin").

Li nomis la asteroidon 37392 Yukiniall en honoro de siaj du filoj Yuki kaj Niall.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]