Henriko Fischer-Galati

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henriko FISCHER-GALAȚI (fiŝer-galacj) (naskiĝis la 3-an de julio 1879 en Galați, mortis la 13-an de februaro 1960 en La Tour de Peilz, ĉe Lago Lemano (Ĝenevo)) estis rumana Esperanto-pioniro de la unua periodo, eldonisto kaj presisto en București, ĝis 1926 grandindustriisto.

Fischer fariĝis esperantisto en 1902. Li gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 li estis prezidanto de Unua Rumana Societo Esperantista en Galați, de 1908 de la Federacio de Esperantistaj Societoj en Rumanio, de li fonditaj. Prezidanto de Rumana Esperantista Societo de 1923 ĝis sia ekziliĝo en 1941. Redaktoro de Rumana Gazeto Esperantista.

Fischer eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. Li estis ano de la Lingva Komitato (LK) de 1908 kaj de la Akademio de Esperanto. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj Universalaj Kongresoj (UK). Kondukis de 1922 Esperanto-Centron Rumanan (ECR), fonditan de li kun helpo de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, en propra domo kun biblioteko, kurso, librovendejo, presejo esperantistaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj