Galați (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Rumanio

Koordinatoj: 45°26′N 28°03′E  /  45.433°N, 28.05°O / 45.433; 28.05 (Galați (urbo))

Galați [galacj'] (hungare: Galac; en kelkaj lingvoj literumita ankaŭ Galacz) estas urbo en orienta Rumanio, ĉe Danubo, 244 km nord-oriente de București. Loĝantaro: 299 mil.


Administrado[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝtalfarejo Mittal Steel en Galați

Galați estas la ĉefa industria centro de Rumanio. Ĝi havas la plej grandan ŝtalfarejon de Rumanio, krome ŝipkonstruejon (la plej grandan de Rumanio), maŝinkonstruejojn, muelejojn, segejojn, teksfabrikon kaj fiŝindustrion.

Politeknika instituto fondiĝis en 1948, ekde 1974 ĝi estas universitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]