Henriko la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la 1-a de Portugalio

Henriko la 1-a de Portugalio, surnomata la Pia, kaj ankaŭ nomata Henriko la kardinalo (n. en Lisbono, la 31-an de januaro 1512 - m. en Almeirim, la 31-an de januaro 1580), regento (1557 - 1568) kaj poste reĝo de Portugalio inter 1578 kaj 1580.

Henriko estis filo de Emanuelo la 1-a la Bonŝanca kaj de la infantino Maria de Aragono kaj Kastilio kaj la pli juna frato la reĝo Johano la 3-a la Pia kaj, kial malgranda filo, li ne esperis atingi la portugalan tronon. Kiam juna, Henriko eniris la religian vivon por stimuli la rilatojn inter Portugalio kaj la Katolika Eklezio, en tiu tempo tiuj rilatoj estis sub la kontrolo de Hispanio. Li rapide ascendis inter la eklezia hierakio, li fariĝis ĉefepiskopo de Brago, Evoro kaj Lisbono, kaj Granda Inkvizitoro antaŭ fariĝi kardinalo. Henriko decidis venigi la jezuitojn en Portugalion kaj uzi ilin por la kolonia imperio.

Li agis kiel nevo-regento de Sebastiano la 1-a kaj sukcedis lin kiel reĝo la 28-an de aŭgusto 1578 post la malapero de Sebastiano en la batalo de Alkazarkiviro. Henriko intencis rezigni la eklezian okupon kun la celo trovi edzinon kaj sekurigi la daŭrigadon de la dinastio, sed la papo Gregorio la 13-a, aliancita de la Habsburgoj, ne akceptis la rezignon.

Sensukceda morto

La reĝo-kardinalo forpasis antaŭ la elekto de sukceda reĝo far la Konsilio pri Regentado. Je lia forpaso ekiĝis la sukceda krizo en kiu pluraj pretendantoj intencis validigi siajn rajtojn al la portugala trono. Unu el la ĉefaj pretendantoj estis la hispana reĝo Filipo la 2-a kiu, en junio de 1580, sendis al la duko de Alba por la reklamado de la portugala trono perforte. Lisbono rapide estis venkata kaj Filipo estis elektata reĝo kun la kondiĉo ke Portugalio kaj ĝiaj transmaraj teritorioj ne fariĝos hispanaj provincoj

Vidu ankaŭ