Henriko la 2-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de 1594

Henriko la 2-a de Kastilio (Sevilo, 13an de januaro de 1333 aŭ komence de 1334 - Santo Domingo de la Calzada, 29an de majo de 1379), estis la unua reĝo de Kastilio kaj Leono de la dinastio Trastámara, nomata la Fratomurdala Dankanto.

Vivo

Li estis la kvara de la dek kontraŭleĝaj gefiloj de Alfonso la 11-a la Justama kaj de doña Leonor de Guzmán (pranepa de Alfonso la 9-a de Leono).

Dum vivis Alfonso la 11-a, lia amantino Leonor akiris privilegiojn por iliaj gefiloj. Kio kaŭzis malkontenton de nobeluloj kaj de la leĝa reĝino doña María de Portugalio kaj de la infanto heredonta Pedro, poste konata kiel Pedro la Kruela aŭ la Justema. Tiu revenĝis je la morto de Alfonso dum la sieĝo de Ĝibraltaro, en marto de 1350. Henriko, la gefratoj kaj partianoj fuĝis kaj disiĝis timemaj de la nova reĝo. Spite supozebla garantio la situacio plue malbonis kaj la fratoj organizis multajn ribelojn kaj krome Henriko edziĝis al Juana Manuel de Kastilio, filino de Don Juan Manuel, Senjoro de Villeno, kaj la plej pova nobelulo de la antaŭa reĝepoko. En 1351 la monarko Pedro mortigigis na Leonor, la patrino de Henriko, konvinke ke ŝi inspiris la insurekciojn.

Pos tio Henriko fuĝis al Portugalio. Pardonita de Pedro kaj revene al Kastilio, insurekciis en Asturio (1352). Reamikiĝis kun la duonfrato kaj poste denove ribeliĝis dum intermita kaj longa enlanda milito, dum li fuĝis al Francio, kie ekservis la reĝon Johano la 2-a la Bonulo.

Poste li ekservis la reĝon Pedro la 4-a la Ceremonia de Aragono, en la milito kontraŭ Kastilio (1358). Dum tiu konflikto li estis venkita kaj enprizonigita en Nájera (1360), sed li estis liberigita kaj fuĝis denove en Francion.

Atakita Aragono denove, Henriko helpis, kondiĉe ke oni helpu lin kontraŭ lia duonfrato Pedro. La kombina atako de Henriko kaj liaj aliancanoj kastiliaj, aragonaj kaj francoj (la trupoj de Bertrand du Guesclin sukcesis forpeli Pedron, kiu rifuĝis en Gujeno). Henriko estis proklamita reĝo (1366), sed li devis donaci multe al la aliancanoj pro la ricevita helpo. Pro tio oni nomis lin la Dankema.

Dume Pedro organizis invadon de Kastilio el la anglaj teritorioj norde de la Pireneoj. Eduardo, princo de Kimrio (konata kiel Nigra Princo), disponigis grandan armeon.

Skulptaĵo en la Parko Retiro de Madridp

Pedro venkis Henrikon en la Batalo de Nájera la 3an de aprilo de 1367. Henriko revenis al Francio, protektita de Karlo la Saĝulo. El la kastelo de Peyrepertuse reorganizis sian armeon kaj helpe de insurekciintoj de multaj kastiliaj urboj kaj de la francoj de Bertrand du Guesclin venkis Pedron en la Batalo de Montiel (14a de marto de 1369). Henriko mortigis sian enprizonigitan duonfraton Pedron kaj definitie entroniĝis en Kastilio laŭ la nomo de Henriko la 2-a.

Reĝado

Antaŭ konsolidigi sian povon por transmiti ĝin al sia filo Johano, Henriko devis venki novajn kandidatojn: Ferdinando la 1-a de Portugalio, pranepo de Sanĉo la 4-a de Leono kaj Kastilio, kaj poste Johano de Gento, duko de la dinastio de la Lankasteroj, edzo de la infantino Konstanza de Kastilio (1354-1394) (filino de Pedro la 1-a). En sia konflikto kun la angloj, Henriko alianciĝis kun Karlo la Saĝulo,je kies dispono li cedis la kastilian ŝiparon grave por la sieĝo de la haveno de La Rochelle, kie la kastilia almiranto Ambrosio Bocanegra nuligis komplete la anglan ŝipanaron.

Henrique rekompencis siajn aliancanojn, sed ankaŭ defendis la interesojn de Kastilio. Tiele ne donis al la reĝo de Aragono la teritoriajn promesojn. En interna politiko, komencis la rekonstruon de la regno; protektis la judojn kiujn li mem iam estis persekutinta ĉar ili estis aliancanoj de la duonfrato dum la enlanda milito; akcelis la transformadon de la reĝa administrado; kaj kunvokis foje Cortes (parlamentoj). Krome li aneksiiĝis al la reĝaj posedoj la teritorion de la Senjorlando de Biskajo, post la morto de la posedinto, sia frato Tello. En ekstera politiko li estis favora al Francio kontraŭ Anglio.

Post sia morto en 1379 li estis entombigita en la Kapelo de Novaj Reĝoj de Toledo. Lin sukcedis en la kastilia trono lia filo Johano.

Geedzigo kaj posteularo

Henriko edziĝis en 1350 al Juana Manuel de Kastilio, Senjorino de Villeno, Escalona kaj Peñafiel, filino de Juan Manuel de Kastilio kaj Blanca Núñez de Lara, kun kiu li havis la jenajn gefilojn:

Krom tiuj tri gefiloj, Henriko de Trastámara havis almenaŭ aliajn dekkvar gefilojn kun diversaj damoj de la nobelularo.


Referencoj

Bibliografio kaj Fontoj

  • Julio Valdeón Baruque, Enrique II, 1996, Palencia. Diputación Provincial de Palencia. 84-8173-051-3.

Notoj


Vidu ankaŭ

Antaŭe:Reĝo de KastilioPoste:
Pedro la 1-a1369-1379Johano la 1-a