Henry E. Holt
Henry E. Holt estas usona astronomo naskita en 1929.
Li malkovris aŭ kunmalkovris 680 asteroidojn[1], kun Norman G. Thomas, David H. Levy, Jeffery A. Brown kaj Carolyn S. Shoemaker. Li kunmalkovris ankaŭ la periodajn kometojn 121P/Shoemaker-Holt, 127P/Holt-Olmstead[2] kaj 128P/Shoemaker-Holt.
Li laboris kiel planeda geologo en la United States Geological Survey kaj la Universitato de Norda Arizono. En la 1960-aj jaroj li studis la reflektaj ecoj de la surfaco de Luno en la kadro de la programoj Surveyor kaj Apollo.
La asteroido 4435 Holt[3] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ 127P/Holt-Olmstead, el cometography.com (angle)
- ↑ Asteroido 4435 Holt, slipo de IAU Minor Planet Center (angle)