Henryk Sienkiewicz
Henryk SIENKIEWICZ [henrik sjenkjeviĉ], Pola verkisto. Naskiĝis je la 5-a de majo 1846 en Wola Okrzejska/Pollando; mortis je la 15-a de novembro 1916 en Vevey/Svislando). Nobelpremiito (1905).
Li studis medicinon, juron kaj filologion en rusa universitato en Varsovio, kunlaboris kun pozitivismaj gazetoj, en la jaroj 1876-1878 restis en Usono, poste li revenis Varsovion, sed ofte vojaĝis tra Eŭropo kaj Afriko. Sian aŭtoritaton li plene donis en la servojn de la nacia liberigo. Li mortis en Svislando, sed en 1924 lia korpo estis transportita al la patrujo.
Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas „Quo vadis" el la antikva Romo (Nobelpremio), majstre esperantigita de Lidia Zamenhof, kaj romanoj el la pola historio „Kruckavaliroj" kaj trilogio „Per fajro kaj glavo - Inundo - Sinjoro Wołodyjowski". Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj „Tra dezerto kaj praarbaro" (dufoje esperantigita).
Aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Tre diferencas ankaŭ opinioj pri la valoro de „Quo vadis". La romano estis aprezita per Nobelpremio, sed ekzemple Lion Feuchtwanger opiniis ĝin senvalora kiĉo, kiu donas al simpluloj iom da sensacio, sed poezian valoron malhavas (en "Domo de Desdemona"). Tamen la sukceso inter legantoj kaj filmistoj estas senduba.
Famaj verkoj
- Janko Muzykant (Janko Muzikanto, 1879)
- Latarnik (La lanternisto, 1882)
- Trylogia (Trilogio)
- Ogniem i mieczem (Per fajro kaj glavo, 1884)
- Potop (Inundo, 1886)
- Pan Wołodyjowski (Sinjoro Wołodyjowski, 1888)
- Ta trzecia (Ŝi, la tria, 1888)
- Bez dogmatu (Sen dogmo, 1891)
- Pójdźmy za Nim (Ni sekvu Lin, 1892)
- Rodzina Połanieckich (La familio Połaniecki, 1894)
- Quo vadis (1895)
- Krzyżacy (Kruckavaliroj, 1900)
- W pustyni i w puszczy (Tra dezerto kaj praarbaro, 1912)
- Co się raz stało w Sydonie (Kio okazis foje en Sidono)
En Esperanto aperis
- Noveloj (tradukis Lidja Zamenhof, Internacia Mondliteraturo 16, 64 paĝoj, Leipzig 1925)
- Janko Muzikanto (noveleto)
- tradukis Antoni Grabowski (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 42) – 20 paĝoj, Nurenbergo 1891
- tradukis Danuta KOWALSKA – rete legebla
- La juĝo de Zeŭs (Antoni Grabowski, Esperantisto, 5,6/1892)
- La lanternisto (Latarnik) (rakonto, tradukis Kabe, Amsterdam 1905)
- Ŝi, la tria (tradukis Antoni Grabowski, Varsovio 1913)
- Ni sekvu Lin (tradukis Bronislaw Kuhl, 61 paĝoj, Varsovio 1909)
- Quo vadis? (unua parto, dua parto) (tradukis Lidja Zamenhof, dua eldono, Varsovio 1957)
- Quo vadis? (tradukis Lidia Zamenhof)
- Tra dezerto kaj praarbaro (tradukis Mieczysław Sygnarski, Varsovio 1978)
- Kaptitaj en Nubio (fragmentoj el Tra dezerto kaj praarbaro, tradukis Wigbertus van Zon, Vught 1936)
- La juĝo de Oziris (tradukis Antoni Grabowski, Varsovio 1908)
- Kio okazis foje en Sidono (humoresko, tradukis Antoni GRABOWKSI, 24 paĝoj, Varsovio 1909)
- Kiu estas kulpa? (dramo, tradukis Bronislaw Kuhl, 24 paĝoj, Wolfenbüttel 1911 (?))
- Orso (rakonto, tradukis Adolf Oberrotman, 31 paĝoj, Kolonjo 1933)
- La Fabelo (tradukis Maciej ZGONDEK)
- Leteroj el la vojaĝo al Ameriko - Pri edukado kaj virinoj (tr. W. Zytynski, Heroldo de Esperanto, 16 okrobro 1977)
|