Herman Boucon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-B

Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj.

Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H. B. Lia rakonto Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo aperis en la kolekto Laŭroj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). LK de l909.