Herman Cain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Cain
Persona informo
Herman Cain
Naskiĝo 13-an de decembro 1945 (1945-12-13)
en Memphis
Morto 30-an de julio 2020 (2020-07-30) (74-jaraĝa)
en Atlanta
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Religio Baptismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Atlanta vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo MorehouseUniversitato Purdue vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Alia nomo Spermin' Herman • Black Walnut • The Hermanator • Herman Munster • The Cain Train • The Cain Wreck • Cain't Recall • Cain't Remember • Cain't Ever Be President • The Pimp vd
Okupo radio-prezentisto • politikistoentreprenistoĵurnalistoverkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Herman Cain

Herman CAIN (HAman KEJN) (n. la 13-an de decembro, 1945, mortis la 30-an de julio 2020) estis usona firmaestro, kaj politika aktivulo el Georgio. Li estis kandidato por la respublikana prezidenta nomumo de 2012, sed rezignis pri tio pro akuzoj pri seksa miskonduto.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Cain naskiĝis en Memphis (Tenesio), sed pasigis la infanaĝon kaj adoleskon en Atlanto (Georgio). Li ricevis bakalaŭran diplomon pri matematiko de Kolegio Morehouse en 1967 kaj magistran gradon pri komputiko de Universitato Purdue en 1971.

Komerca kariero[redakti | redakti fonton]

Lin ekdungis la nutraĵa firmao Pillsbury en 1977, kaj li laboris tie ĝis 1996, sukcese estrante ĝiajn restoraciajn filiojn Burger King kaj Godfather's Pizza.

Li havis estrajn postenojn en la Federacia Rezerva Banko de Kansasurbo de 1989 ĝis 1996. En 1995 Newt Gingrich membrigis lin al la Komisio Kemp. Li servis kiel prezidanto kaj direktoro de la Nacia Restoracia Asocio 1996-1999. Li servis ankaŭ kiel estrarano de pluraj firmaoj, inkluzive de Aquila, Nabisco, Reader's Digest, kaj AGCO.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dum la prezidentado de Bill Clinton, Cain publike oponis la planon (1993) de Clinton pri sanzorgado. En 1996 li estis supera ekonomia konsilisto al la prezidenta kampanjo de Bob Dole. En majo 2011, Cain anoncis sin prezidenta kandidato. Li proponis novan impostsistemon ("9-9-9") kaj debatis aliajn kandidatojn, sed en novembro leviĝis pluraj akuzoj kontraŭ li pri seksa miskonduto, kaj li haltigis la kampanjon la 3-an de decembro. Je la 28-a de januaro, 2012, li donis sian subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich.