Heugraben

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heugraben, hungare Szénásgödör, kroate Žarnovica estas malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Güssing. Ĝis 1898 la oficiala hungara loknomo estis Sirovnica, poste pro hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Bazaj informoj

Situo

Heugraben troviĝas laŭ traira flankovojo.

Historio

Post la mezepoko rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1910 vivis en la komunumo 487 homoj (462 kroatoj, 23 germanoj, 2 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szénásgödör apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Heugraben 250 homoj (216 germanoj, 33 kroatoj).

Fontoj

  • germana Vikipedio
  • http/adatbazis.mtaki.com
  • http/maps.google.com