Hildegard Knef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hildegard Knef

Hildegard Frieda Albertine KNEF (naskiĝis la 25-an de decembro 1925 en Ulm, mortis la 31-an de januaro 2002 en Berlino) estis germana aktorino, kantistino kaj verkistino.

Kariero

Fine de la 1940-aj jaroj ŝi furoris en diversaj filmoj montrantaj la malfacilan situacion postmilitan. En la filmo "Die Sünderin" ŝi dummomente montris sin nude kaj kaŭzis la ĝis tiam plej grandan skandalon en la germana kinohistorio. La filmo tamen (aŭ ĝuste pro tio) fariĝis sukceso.

Poste la aktorino ankaŭ famiĝis en Usono, kie ŝi nomis sin Hildegarde NEFF kaj krom en filmroloj tre sukcese aktoris en la Broadway-muzikalo "Silk stockings". Apud sia aktora kariero ŝi en la 1960-aj jaroj pli kaj pli dediĉis sin al la kantado de kanzonoj, kaj ŝia raŭka voĉo (eble kaŭzata pro la 40-60 cigaredoj, kiujn ŝi potage fumis) plaĉis al la publiko.

En la 1970-aj jaroj ŝi komencis trian karieron: la verkadon. Ŝiaj verkoj estas ĉefe membiografiaj kaj priskribas inter alie ŝian batalon kontraŭ la kancero. Je la 31-a de januaro 2002 Hildegard KNEF mortis en Berlino.

En la jaro 2009 aperis la filmbiografio Hilde, kun Heike Makatsch en la ĉefrolo.

Listo de filmoj

Dosiero:Frauen 055 ct Hildegard Knef.png
Hildegard Knef sur germana poŝtmarko
  • Unter den Brücken (Germanio, 1945)
  • Die Mörder sind unter uns (Germanio, 1946)
  • Film ohne Titel (Germanio, 1947)
  • Die Sünderin (Germanio, 1950)
  • Decision Before Dawn (Usono, 1951)
  • The Snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
  • Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
  • Landru (Francio, 1963)
  • Fedora (Germanio/Usono/Francio, 1977)

Listo de diskoj

  • So oder so ist das Leben (1962)
  • Hildegard Knef spricht und singt Kurt Tucholsky (1965)
  • 17 Millimeter (1999)

Listo de Libroj

  • Der geschenkte Gaul (1970)
  • Das Urteil (1975)
  • Romy (1983)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hildegard-knef.gedenkbuch.info greke http://www.hildegardknef.de