Hipokriteco

El Vikipedio

(Alidirektita el Hipokrito)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Hipokriteco, aŭ hipokrito, substrekas volan senkoherecon inter agoj realaj, videblaj aŭ kaŝaj, kaj la valoroj publike aŭ private deklaritaj. Hipokritulo, do, difiniĝas persono kiu asertas iun ideon kaj poste kondutas kontraŭe al ĝi. Multaj povas esti la kialoj de tiu konduto kiujn pripsikologia kaj prietika sciencoj esploras.

Alia priskribo pri Hipokriteco priskribas la agon, se persono malsincere ŝajnigas ion, kio donas aspekton de virtomerito al si mem. Temas pri malvirto, do pri aparte negative prijuĝata eco de homa karaktero. La vorto evidente do estas malapreza juĝo pri homo. Hipokritulo estas persono hipokrita. La Torao dufoje mencias la koncepton dufoje, en la citaĵoj La ĝojo de hipokritulo estas nur momenta, kaj ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj - la Nova Testamento krome mencias ĝin en la citaĵo hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo!. Ligita estas la koncepto pri afekto - temas iusence pri malnobla komedio pri si mem.

Antonimo de hipokrito estas la virto sincero.


Enhavo

[redakti] Etimologio de la vorto

La vorto hipokriteco devenas el la greka ypòkrisis (υπòκρισις), kiu signifas simuladon: ypokritès origine estis, fakte, aktoro kaj hipokriteco indikis ŝajnigon de la spektaklaj protagonistoj. Sekve ĝi akiris la sencon supre priskribitan.

[redakti] Psikologia kaj morala hipokriteco

Necesas distingi en hipokriteco diversajn facetojn. Laŭ psikologio ĝi generiĝas el kaŭzoj diversaj laŭ diversaj psikologiaj skoloj: kutime tiufakaj teoriuloj ĝin interpretas kiel mekanismon, konscie aŭ nekonescie, elpensitan por la defendo de la persono kiu sin sentas socie etigita. Kelkaj skoloj vidas la hipokritan sintenon asociita al fundamenta eraro je atribuado: nome, tia individuo estas puŝita ekspliki kaj pravigi sian konduton kiel altruditan precipe de naturaj kaj eksteraj kaŭzoj, dum atribuas la alies agaĵojn al kunnaskaj karakterizoj. Aliaj kredas vidi en hipokritulo juĝeraron rilate siajn karakterajn maalaprobitajn sintenojn kaj kondutojn: tiujn ĉi li projekcias en aliajn, pli/mapli vole sin trompante.

Sed hipokriteco eniras precipe la sferon moralan kaj etikan, kiam ĝi estas vole uzata: hipokritulo ŝajnigas virton aŭ respekton al tio kio oni opinias etike valida, por gajni konsideron kaj avantaĝojn materiajn aŭ famain. Hipokritulo, do, scias kaj volas trompi: tiasence hipokriteco ne nur kontraŭas al la vero sed ankaŭ al sincereco kaj minas la bazon de homaj rilatoj.

Hipokriteco ĉiam ŝatas kaj ŝatigas tiun kiu ne kuraĝas diri: “sekvu kion mi diras, sed ne imitu kion mi faras”. Kiu, rekte aŭ nerekte, kuraĝas tion indiki estas ja, jes, pekulo sed ne hipokritulo.

Malkaŝas tiun sintenon, precipe en aferoj religiaj, Jesuo kiam anoncas: “Feliĉaj korporuloj ĉar ili vidos Dion (Mt 5,8)”. Kio decidas, laŭ tiu sentenco, pri la boneco kaj pureco de iu ago estas la intenco, nome se ĝi estas farita por esti vidata kaj konsiderata de homoj, kaj eventuale por ilin trompi, aŭ por kohero kun konscienco kiu estas reflekto de Dio. Jesuo akre riproĉas hipokritecon kiun li konstatas en kelkaj fariseoj, eble pro ilia insisto kaj pretendo, ke homoj observu la sennombrajn tradiciajn ritajn aŭ purigajn kaj morajn kaj religiajn leĝojn, kiujn eĉ mem ne sukcesas obei, aŭ kiuj finfine damaĝas religiemon mem, aŭ pro vera hipokrita konduto de iuj interparolantoj kiuj provis lin malfamigi. Ĉiukaze li kaptas la okazon por kondamni hipokritecon kiel pekon (Mt 23; Mk 12; Lk).

Sub morala aspekto valoras la popola diro laŭ kiu “hipokriteco estas malvirto kiu senvole homaĝas la virton”.

Psikologoj kaj antropologoj kaj mistikuloj kaj moralistoj avertas ke en la sfero de hipokriteco ne enkadeblas la konduto de tiu kiu kaŝas sian konduton por eviti malŝaton aŭ punon: tiu ĉi ne hipokritas sed provas profiti de sia rajto je privateco.


[redakti] Literaturo

Teatraj verkoj ne mankis profiti kaj profunde konotacii la karakterizaĵojn, karakterajn kaj moralajn, de hipokritulo. Vidu Tartuffe ou l'Imposteur de Molière

Grafologiaj skribsigneroj de la tendenco al hipokriteco: [1]

Grafologiaj skribsigneroj de la tendenco al hipokriteco:[2]

Tanquerey Adolfo, Compendio di Teologia Ascetica e Mistica, Desclée. Tournai, Romo, Parizo, 1950. [3]


[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Vidu ankaŭ