Hisar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hisar
urbo • urbego • municipal council of India • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 125001
Demografio
Loĝantaro 307 024  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 9′ N, 75° 44′ O (mapo)29.14888888888975.736666666667Koordinatoj: 29° 9′ N, 75° 44′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hisar (Harjano)
Hisar (Harjano)
DEC
Hisar
Hisar
Situo de Hisar
Hisar (Barato)
Hisar (Barato)
DEC
Hisar
Hisar
Situo de Hisar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hisar (city) [+]
vdr

Hisar, Pri tiu ĉi sono prononco hindie: हिसार estas industria urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

La distrikta administrejo en Hisar
Universitato en Hisar

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La antaŭa nomo de la loko estis Varais. La nuna nomo Hisar (perse حصار, barilo, bariero) estas nur mallongigo de Hisar-e-Firosa.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Hisar vivis 301 249 (kun la aglomeraĵo 306 893) da loĝantoj. La legoscio estis 81%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hisar situas en averaĝa alteco de 215 metrojn laŭ la marnivelo. Biŭani troviĝas 55, Ĝind 60, Sirsa 80, Rohtak 88, Kajthal 97, Sonipat 126, tutlanda ĉefurbo Delhio 157, subŝtata sidejo Ĉandigaro 203, Mumbajo 1170, Kolkato 1461 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo estis regita fare de pluraj gravaj potencoj ekde antaŭ Kristo. Hisar estis fondita en 1354 post Kristo, kiel "Hisar-e-Firoza" fare de Firuz Ŝah Tughlak, sed en 1398 ĝi estis bruligita fare de Timur, kiu invadis Hindion. Hisar estis okupita fare de irlanda aventuristo en 1798, sed la sikoj forpelis lin en 1801. Inter 1803-1947 la britoj regis, intertempe en 1837 malsatkatastrofo okazis. Hisar iĝis distrikta sidejo en 1832, municipo en 1867. Dum la sendependeco multe da islamanoj iris al la nova ŝtato Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hisar havas grandan ŝtalan industrion, tial ĝi estas konata kiel la "Urbego de Ŝtalo". Oni okupiĝas ankaŭ pri tekstiloj. En 1809 granda brutbieno estis establita.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Hisar la oficialaj lingvoj estas la hindia, panĝaba kaj angla lingvoj. Ankaŭ la en:Haryanvi language kaj en:Bagri language estas vaste konataj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hisar la plej altnivela eduko okazas en pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Hisar vivas plejparte hinduoj (97%).

Kirko
Fortikaĵo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hisar situas en Cw-klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen sur eksteraj marĝenoj de la sudokcidenta musonregiono. Jare pluvas meze po 492 mm, sed precipe dum julio kaj aŭgusto pro la musono. Foje polvoŝtormoj okazas dum somero kaj hajloŝtormoj de februaro ĝis aprilo. Nebulo regas ĝenerale en decembro kaj januaro. La jara temperaturo varias inter 19-33 °C, sed averaĝe estas 25 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Hisar kuras 4 fervojaj linioj el Sirsa, Ludiana, Biŭani kaj Bikaner. Po 3 ĉefvojoj kaj flankovojoj atingas la urbegon. La plej proksima flughaveno funkcias loke tuj apud Hisar. Enurbe krom la aŭtorikiŝoj ankaŭ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Observatorio