Hornow-Wadelsdorf - jen germane, prononco [HORno:VA:delsdorf], sorabe Lěšće-Zakrjejc, prononco [LEŜĉe-ZAkrejc] - estis administra komunumo en Germanio, kiu ekzistis inter la jaroj 2002 kaj 2015. Ĝi troviĝis en la distrikto Spree-Neiße, en la sudorienta parto de la federacia lando Brandenburgio. La 31-an de decembro 2014 la komunumo havis 603 loĝantojn.
La komunumo ekestis el fuzio de la antaŭe sendependaj komunumoj Hornow kaj Wadelsdorf. La 1-an de januaro 2016 la teritorio fariĝis parto de la urbo Spremberg, ekde tiam la loĝlokoj Hornow kaj Wadelsdorf estas sendependaj urbopartoj de Spremberg.