Howard Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Howard Carter

Howard CARTER [HAŬard KARte] (naskiĝis je la 9-a de majo 1873, mortis je la 2-a de marto 1939) estis brita egiptologo kaj arkeologo, kiu fosis en el-Arman, Veseto kaj Reĝa Valo, kie li en 1922 malkovris la tombon de faraono Tutanĥamono. Liajn laborojn ebligis mecenato, lordo Carnarvon. La malkovro estis la plej signifa arkeologia evento de la 20-a jarcento kaj de egiptologio kaj vekis grandan intereson pri la egipta civilizacio en la tuta mondo. Pri la evento estis verkitaj multaj libroj, same ankaŭ biografioj de H. Carter.

La laboron de H. Carter popularigis C. W. Ceram en siaj popularsciencaj verkoj pri arkeologio, romanojn verkis Christian Jacq (Kazo Tutanĥamono) kaj Phillipp Vandenberg (Reĝo el Luksoro).

En 2001 brita egiptologo Gerald O'Farrel publikigis libron The Tutankhamun Deception ("Tutanĥamona Trompo"), en kiu li kulpigis ambaŭ virojn pri kolosa trompo. Laŭ li ili malkovris la kripton jam en 1914 per subteraj koridoroj, kiuj kunigas la sistemon de kriptoj en la Reĝa Valo, kun helpo de la rabista familio El-Rassul forŝtelis 80% de la riĉaĵoj kaj nur poste aranĝis spektaklon pri la malkovro. Ili sopiris ne nur monon, sed ankaŭ gloron de plej grandaj arkeologoj, plie la sensacio altigis la prezon de ĉio kelkoble.

La suspekton vekis pluraj malkoincidaĵoj. Ĉiuj objektoj el la Tutanĥamona kripto, kiuj nun troviĝas en la mondaj muzeoj, devus okupi ne nur negrandan kripton mem, sed ankaŭ antaŭĉambron, kiu laŭ oficiala versio estis elrabita jam en la antikva tempo kaj plenigita per ŝtonoj. En la rakontadoj de Carter estas kontraŭdiroj, kiuj pruvas, ke li mensogis en multaj aferoj. Konserviĝis foto de ekranmuro, kiun Carter detruis, kun mallertaj imitaĵoj de la egipta pentroarto (kial arkeologo detruis 3000-jaran muron?). Inspektoroj trovis en lia laborejo kaŝitan statuon, kiun li ne registris en katalogo. Li fanfaronis, ke li trovis ankaŭ papirusojn kun tekstoj pri la vivo de la juna faraono, sed tiujn li neniam publikigis, ktp.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ashmol.ox.ac.uk/gri/4search.html la serĉo pri Tutanĥamono (paĝoj anglaj) greke http://www.imdb.com/title/tt0483603 greke http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=3665&pt=%3Cb%3EHoward%3C/b%3E%20Carter