Hudsona paruo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hudsona paruo
Hudsona paruo
Hudsona paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. hudsonicus
Dunomo
Poecile hudsonicus
(Forster, 1772)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Hudsona paruoBoreala paruo (Poecile hudsonicus, iam Parus hudsonicus) estas eta paseroforma birdo de la familio Paruedoj.

Plenkreskuloj estas 12.5–14.5 cm longaj kun pezo de 7–12.4 g. Ili havas grizbrunajn suprajn partojn kun brunaj krono (ĝis la okulo) kaj nuko kaj grizecajn flugilojn kaj voston; la vizaĝo estas ĉefe blanka sub la okulo kaj kungrizaj malantaŭaj flankoj. La subaj partoj estas blankaj kun ruĝecbrunaj flankoj kaj tre nigra kaj markita gorĝo. Ili havas mallongan malhelan bekon, mallongajn flugilojn kaj longan noĉoforman voston.

Ĝi estas disvastigata en la reprodukta habitato de arbaroj de koniferoj en Kanado, Alasko kaj la nordaj bordoj de Usono. Ili nestumas en arbotruo; la paro elfosas la neston, uzante naturan kavaĵon aŭ foje malnovan neston de pego. La paro restas kune la tutan jaron kaj povas pariĝi porvive.

Ili estas konstantaj loĝantaj birdoj, sed foje moviĝas suden vintre. Ili ofte manĝas kun miksitaj aroj kiuj inkludas aliajn etajn birdojn vintre.

Tiuj nearktaj birdoj manĝas sur koniferaj branĉoj aŭ serĉas en arboŝelo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Ili stokas manĝaĵojn por posta uzado.

La alvoko estas raŭka cik-a-dii-dii, varianto de la alvoko kiu nomigas angle la paruojn kiel “chickadees”.

Iam ĝi estis lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli akurate kongruas kun la rilatro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktis Poecile kiel distinga genro de iu tempo. La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj hudsonica); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj hudsonicus (del Hoyo et al. 2007).

[redakti] Referencoj

  • BirdLife International (2004). Parus hudsonicus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 9788496553422
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj