Hugo Despenser (la pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ekzekuto de Hugo Despenser (la pli juna), el manuskripto de la historio de Jean Froissart

Hugo DESPENSER la pli juna (n. 1286, m. la 24-an de novembro 1326) estis favorato de Eduardo la 2-a (Anglio).

Familio

Hugo estis filo de Hugo Despenser kaj Izabela de Beauchamp, filino de Vilhelmo de Beauchamp (9-a grafo de Warwick). Li kavaliriĝis majon 1306, kaj tiun someron edziĝis al Eleanora de Clare, nevino de Eduardo la 2-a kaj filino de Gilberto de Clare (7-a grafo de Hertford) kaj Johana de Akko, filino de Eduardo la 1-a (Anglio). Kiam la frato de Eleanora mortis dum la batalo de Bannockburn (1314), per ŝi Hugo heredis Glamorgan kaj alilokajn bienojn kaj iĝis inter la plej riĉaj baronoj de la lando.

Vivo

Hugo estis inter la nobeloj kiuj kontraŭis Piers Gaveston, kiu tiam estis la favorato de Eduardo la 2-a. En 1315 li kaptis Kastelon Tonbridge. En 1318 li senprocese kaj sen reĝa permeso mortigis kiel ŝtatperfidulo Llywelyn Bren, kimran malliberigitan princon kiu estris ribelon kontraŭ Eduardo kaj kiun Eduardo transdonis al Hugo.

Reĝa favorato

En 1318 Hugo nomumiĝis reĝa ĉambelano kaj anstataŭis antaŭan favoraton, Roĝeron d'Amory. Estiĝis onidiroj ke Hugo kaj Eduardo la 2-a ĝuis amaferon. Hugo kaj lia patro ege pliriĉiĝis kaj Hugo fraŭde kaj violente forprenis bienojn posedatajn de aliaj nobeloj en la kimraj markioj. La reĝino, Izabela de Francio, malamegis lin ĉar li senigis ŝin kaj de la amo de ŝia edzo kaj de enspezoj kaj de politika influo. En 1321 la baronoj devigis Eduardon ekzili la du Despenser, kaj Hugo portempe iĝis pirato en la Maniko. Dum lia foresto la baronoj kverelis inter si, kaj Eduardo profitis de tio por venki du el siaj ĉefaj kontraŭuloj: Roĝero Mortimer (1-a grafo de March) kaptiĝis, kaj Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster) ekzekutiĝis. Eduardo revenigis Hugon Despenser kaj lian patron kaj tiuj eĉ pli potencis.

Falo

En 1323 Mortimer eskapis kaj fuĝis al Francio. La sekvantan jaron Eduardo sendis sian edzinon al Parizo por pridiskuti eblan pacakordon inter Francio kaj Anglio. Izabela kaj Mortimer iĝis geamorantoj kaj malkaŝe kunloĝis. Parte pro la persvadoj de Mortimer, Izabela rifuzis reveni en Anglion ĝis ŝia edzo forsendus la du Despenser. Ŝi kaj Mortimer planis ribelon.

Septembron 1326 ili alteriĝis, kaj la plejparto de la nobelaro aliĝis al la ribelo. Eduardo la 2-a kaj la du Despenser fuĝis occidenten. Post nelonge ili kaptiĝis. La 27-an de oktobro Hugo Despenser la pli aĝa pendumiĝis ĉe Bristol. Hugo la pli juna malsukcese klopodis malsatmortigi sin. La 24-an de novembro, dum proceso en Hereford ĉeeste de Mortimer kaj Izabelo, li mortkondamniĝis kiel ŝtatperfidulo kaj rabisto. Tuj li treniĝis de kvar ĉevaloj al la eŝafodo kaj pendumiĝis. Antaŭ lia morto, la ekzekutisto fortranĉis lin, ligis lin al eskalo, fortranĉis liajn generajn organojn, kaj tre malrapide forprenis liajn intestojn kaj koron: la fortranĉitajn organojn bruliĝis antaŭ aklamanta homamaso, kaj fine Hugo senkapiĝis. Lia vidvino petis la transdonon de liaj restaĵoj sed ricevis nur la kapon kaj malmultajn ostojn.

Idoj

Hugo Despenser kaj Eleanora de Clare havis naŭ idojn:

  • Hugo (1308-1349)
  • Gilberto (1309-1381)
  • Eduardo (1310-1342), kiu mortis batalante en Francio
  • Izabela (1312-1356), kiu edziĝis al Rikardo Fitz-Alan (10-a grafo de Arundel)
  • Johano (1311-1366)
  • Eleanora (ĉ.1315-1351), kiu iĝis monaĥino
  • Johana (ĉ.1317-1384), kiu eniris Abatejon Shaftesbury
  • Margareta (ĉ.1319-1337), kiu iĝis monaĥino
  • Elizabeta (1325-1389), kiu edziĝis al Maŭrico de Berkeley (4-a barono Berkeley)