Hungara Heroldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hungara Heroldo estis gazeto de la Esperanto-movado, aperinta en Budapeŝto je formato de 15 oble 23 centimetroj. La gazeto estis fondita en januaro 1928 de Lajos Kökény, kiu redaktis kaj eldonis ĝin ĝis decembro 1930. La programo de Hungara Heroldo en tiu unua periodo laŭ memdeklaro estis unue la disvastigo de Esperanto, due kunlaboro de la Esperanto-societoj, trie servo por la paco kaj progreso, kvare la eksterlanda konatigo de la hungara kulturo kaj kvine akcelo de la hungara fremdultrafiko kaj de la Budapeŝta Internacia Foiro. En la periodo inter 1928 kaj 1930 aperis 28 kajeroj kun 360 paĝoj. De 1931 Hungara Heroldo aperas nur kvaronjare, ĝin eldonis Hungarlanda Esperanto-Societo. Redaktoro de 1931 ĝis oktobro 1932 estis Jozsef Miĥalik, de tiam ĝis 1934 doktoro József Takács.