Hunikuina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yube Huni Kui, unu el la reprezentantoj de la popoluu Huni Kui dum la UN-klimata konferenco en Parizo (2015).
Yube Huni Kui, unu el la reprezentantoj de la popolo Huni Kui dum la UN-klimata konferenco en Parizo (2015).

La hunikuina lingvo (ankaŭ konata alilingve kiel Hantxa Kuin (foje Huni Kui), Kashinawa[1], Caxinawa, Caxinawá, Caxinauá, Kaxinawá kaj Kaxynawa) estas indiĝena lingvo en okcidenta Sudameriko kiu apartenas al la pana lingvaro kaj kiu estas parolata de la indianoj Huni Kuin el Pindoramo (Brazilo) kaj Peruo. Ĝin parolas ĉirkaŭ 1 600 homoj en Peruo laŭlonge de la riveroj Curanja kaj Purus kaj 400 en Brazilo, en la subŝtato Akro.

En la hunikuina lingvo oni uzas formon de la latina alfabeto disvolvita de misiistoj. Tradiciaj vokaloj estas uzataj, escepte de “E”, mallonge, longa (duobla) kaj nazalaj formoj (an, in, on, un); Inter la konsonantoj la literoj B, D, F, G, K, L, Q, W ne estas uzataj.

Hunikuina vortaro estas kompilata kaj publikigata ekde 1980. Seksa markado venas antaŭ substantivoj. Artikoloj kaj adjektivoj estas metitaj post substantivoj. La hunikuina uzas malsaman interpunkcion por la demandosigno. Sep malsamaj prefiksoj kaj kvin sufiksoj estas uzataj.

Ekzemploj de vortprovizo[redakti | redakti fonton]

  • Bestichai (unu)
  • Dabe (du)
  • Dabe inun bestichai (tri)
  • Dabe inun dabe (kvar)
  • Meken besti (kvin)
  • Juni (maskla)
  • Ainbu (virino)
  • Kaman (hundo)
  • Badi (suno)
  • Uxe (luno)
  • Unpax (akvo)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en) Gvidilo pri Prononco kaj Ortografio de la hunikuina (Cashinahua), retejo de Native languages.org pri denaskaj lingvoj de la Amerikoj. 1998-2008.
  • Saĝa, Mary Ruth. 1981. Diccionario Cashinahua. Yarinacocha, Peruo: Instituto Lingüístico del Verano.
  • Kensinger, Kenneth M., The phonological hierarchy of Cashinahua (Pano). Somera Instituto de Lingvistiko, Universitato de Oklahomo. 1963.
  • Montag, Rikardo. 2008, Participant Referencing in Cashinahua. SIL Internacia.
  • MONTAG, Susan. Diccionario Cashinahua (Hunikuina vortaro): Volumo 1. Yarinacocha: Instituto Lingüístico de Verano, 1981.
  • MONTAG, Susan. Diccionario Cashinahua (Hunikuina vortaro): Volumo 2. Yarinacocha: Lingva Instituto de Verano, 1981.
  • (es) MONTAG, Susan. Lecciones para el aprendizaje de la gramática pedagógica en Kashinawa. Lima: Ministerio de Educación e Instituto Linguístico de Verano, 2008.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artiolo Língua caxinauá en la portuala vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. "Kashinawa." Ethnologue. Retrieved 8 Dec 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Huni Kuin (indianoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]