Ichiel Tynowicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ichiel
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1906
en Bjalistoko
Morto 19421943
en Bjalistoko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo grafikartisto • esperantisto • pentristo
vdr
La grafikaĵo Zamenhofa naskodomo de Tynowicki, 1931.

Ichiel (Jerachmil, Jakub) TYNOWICKI[1] (naskiĝis ĉ. 1906 en Bjalistoko, mortis en 19421943) estis juda grafikisto kaj pentristo. Li estis membro de la arta grupo Czapka Frygijska kaj la bjalistoka artista grupo Forma-Farba-Faktura (“3F”), kiun krom li konsistigis Bencjon Rabinowicz, Nachum Edelman, Michał Duniec kaj Czesław Sadowski[2]. Aktiva antaŭmilita esperantisto, komitatano de Zamenhofa Esperanto-Societo, por kiu li kreis grafikaĵojn kaj dekoraĵojn de spektakloj de la Dram-rondo de ZES[3].

Kiel juna knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de Józef Haller, rezulte de kio li perdis kruron. Li studis en Frankfurto ĉe Majno. Liajn verkojn influis germana ekspresionismo kaj japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj muta naturo.

Dum la dua mondmilito Ichiel Tynowicki ektroviĝis en bjalistoka geto, kie li pereis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ichiel Tynowicki en Pola Judista Vortaro. Arkivita el la originalo je 2017-02-02. Alirita 2017-02-02.
  2. Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko
  3. Banet-Fornalowa, Zofia: Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko, Svidniko 1999, p. 77