Ikervár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo Batthyány en Ikervár

Ikervár estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár. Ikervár signifas hungare: ĝemelo-fortikaĵo, temas pri fortikaĵoj ambaŭflanke de Rába.

Poŝta kodo: 9756

Areo: 35  km²

Loĝantaro: 1900

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo (iama kampurbo) situas en maldekstra flanko de Rába, poste laŭ la fluo troviĝas Sárvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis objektojn el la bronzepoko kaj romia epoko. Hungaroj sekvis la romianojn, estis konstruita fortikaĵo, kie en 1073 reĝo Salomono kaj princo Géza la 1-a paciĝis. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1532. Fine de la 18-a jarcento la fortikaĵo malgraviĝis kaj neniiĝis, tiamaj posedantoj de la regiono familio Batthyány konstruis kastelon. En 1896 la unua hungara akvocentralo konstruiĝis laŭ Rába.