Kastelo de Ikervár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Ikervár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthány [bathAnji]) estas historia monumento en Hungario, en meza parto de vilaĝo Ikervár.

Aerfoto pri kastelo de Ikervár
Aerfoto pri kastelo de Ikervár

Historio[redakti | redakti fonton]

La bienoj de Ikervár apartenis al familio Batthyány ekde 1789. La baroka kastelo (aŭ burgo) estis konstruita fare de József Batthyány. En tiu kastelo estis infano Lajos Batthyány, li tie edziĝis en 1834. En 1847 la konstruaĵo estis trakonstruita laŭ plano de Miklós Ybl. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 la Habsburgoj forprenis la kastelon, sed en 1860 la familio reaĉetis ĝin. En fino de la 19-a jarcento la kastelo denove trakonstruiĝis. En 1913 la familio ŝuldiĝis, la kastelo estis vendita. Oni profitis la kastelon orfejo por knaboj. Ekde la 2000-aj jaroj la kastelo ne estas uzata.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa konstruaĵo situas en mezo de parko laŭ Rába. La kastelo havas flankan domegon kaj inter ili ligan konstruaĵon. La fasado estas simetria, se oni ne vidas la flankan domegon.

Skulptaĵo pri Batthány en la kastela parko

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata, kie estas videblaj memorarboj pri Lajos Batthyány kaj Lajos Kossuth. En 1913 Jenő Bory kreis skulptaĵon pri Lajos Batthyány.

Fontoj[redakti | redakti fonton]