Il mondo della luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il mondo della luna
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro sciencfikcio • dramma giocoso • Itala komika opero
vdr

Il mondo della luna (esperante La mondo sur la luno) estas komika opero (dramma giocoso) en tri aktoj de Joseph Haydn. Laŭ kelkaj fontoj Carlo Goldoni verkis la libreton. Laŭ aliaj fontoj nekonato nur prilaboris libreton, kion Carlo Goldoni verkis por la komponisto Baldassare Galuppi. La verko travivis unuan prezentadon la 3an de aŭgusto 1777 en Kastelo Esterházy en Eisenstadt. Mark Lothar novaranĝis la verkon en 1931 kiel opero konsista el antaŭludo kaj du aktoj. En ĉi tiu versio la verko sursceniĝis unuafoje en Schwerin la 20an de marto 1932. Ĉisekva artikolo traktas tiun ĉi version, kiu plejparte venkis sur germanaj scenejoj.

La uverturon Haydn uzis kun iomente ŝanĝita finaĵo kiel 1a movimento de la 63a simfonio.

Orkestro[redakti | redakti fonton]

Po du flutoj, hobojoj, klarnetoj, fagotoj, kornoj, trumetoj, unu timbalo, klaviceno kaj arĉinstrumentoj.

Agado[redakti | redakti fonton]

Juna Leandro komlete enamiĝis en Clarissa, filino de la riĉa komercisto Buonafede. Sed ĉi tiu rifuzas lian varbadon kategorie. Feliĉe la servisto de Leandro Cecco konatiĝis kun doktoro el Bolonjo, kiu promesas helpon.

Buonafede ŝatas observi la noktan ĉielon, precipe la lunon. Li volegus scii, kiel oni povus vivi tie. Tial li bonvenas, ke la doktoro el Bolonjo volas vendi al li teleskopon, per kiu li povas ekkoni eĉ la plej etajn detalojn sur la tertrabanto. La rezulto por Buonafede estas frapa. La doktoro esplordemandas la komerciston kaj klarigas al li, ke li povas flugi sur la lunon. Se li volus kunflugi, li estus bonvena. Buonafede estas entuziasmita kaj konsentas. Kaŝe la doktoro enfluigas al sia viktimo dormigan trinkaĵon. Kiam ĉi tiu ekefikas, Buonafede estas transportata en la ĝardeno de la doktoro.

Maŝino generas fulmoj kaj tondrojn. Buonafede vekiĝas. Oni iluzias al li, ke li troviĝus sur luno. Sed la mondo sur luno estas tute ne bela. Buonafede devas rigardi, ke enamiĝinta paro fuĝas de malicaj potencoj kaj je tio estas separata. La malespera junulino sin dronas en la lunoriveron. Kiam ŝia amanto alvenas kaj sentas, ke li ne povas savi sian amatinon, li freneziĝas.

Fakte ĉi tiu teatrado celintus, ke Buonafede estu kortuŝita kaj donu al la juna paro sian benon, sed Buonafede tute ne estas kortuŝita. Pri tio Cecco, kiu rolas la reganton de la luno, tiom eksterroliĝas, ke Buonafede ekkonas la trompon, kiun oni iluziis al li. Nun li estas pli nepaciĝema ol antaŭe. Nur kiam oni klarigas al li, ke la tuta urbo mokridus lin, se la vero publikiĝus, li ŝanĝas sian opinion, tiel ke neniu baras la vojon al feliĉo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la ekesto Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine germane