Ildikó Enyedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Enyedi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1955 (1955-11-15) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de BudapeŝtoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro György Enyedi (geografo)
Edz(in)o Wilhelm Droste
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristolektoro • reĝisoro
Verkoj My 20th Century
On Body and Soul
vdr

Ildikó ENYEDI [enjedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Enyedi Ildikó estas hungara reĝisoro, scenaristo, pedagogo pri filmoj.

Ildikó Enyedi [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Enyedi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en la Universitato de Montpellier en la studjaro 1974. Inter 1975–1978 ŝi studis en Ekonomia Universitato Károly Marx, inter 1979–1984 en Teatra kaj Filma Altlernejo, sed ŝi ne akiris diplomon. Inter 1978–1984 ŝi estis membro en arta grupo, poste ŝi laboris en hungara produktejo pri filmoj. Ekde 1989 ŝi instruas en la menciita altlernejo, kie ŝi doktoriĝis en 2011. En 1990 ŝi fondis propran firmaon. Ŝi havas germanan edzon, ŝi naskis filinon en 1990. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1989-2002.

Ŝiaj elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A néző (1981)
  • Az én XX. századom (1989) - ankaŭ scenaristo
  • Bűvös vadász (1994) - ankaŭ scenaristo
  • Simon mágus (1998) - ankaŭ scenaristo
  • Első szerelem (2008) - ankaŭ scenaristo
  • Terápia (2012) - televizia serio

Ŝiaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]