Ilja Glazunov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Glazunov
Naskiĝo 10-a de junio 1930
en Leningrado, Sovetunio
Morto 9-an de julio 2017 (2017-07-09)
en Moskvo
Sukcesis kiel pentristo
vdr

Ilja Sergejeviĉ Glazunov, ruse Илья́ Серге́евич Глазуно́в (naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado, Sovetunio) estas sovetia kaj rusia pentristo. Li fondis kaj gvidis la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Biografio

Ilja Glazunov naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado. Lia patro estis Sergej Glazunov, patrino - Olga Glazunova.

Glazunov estis en Leningrado dum la sieĝo; tiatempe pereis liaj gepatroj kaj aliaj parencoj. Estante 12-jara, li estis forveturigita de tie per la Vojo de Vivo kaj vivis apud Velikij Novgorod, post malblokado revenis al Leningrado. Li studis en Meza pentrarta lernejo de Leningrado, en Leningrada instituto de Repin.

En 1956 li geedziĝis kun Nina Vinogradova-Benua. En komenco de februaro 1957 en la Centra domo de artistoj en Moskvo pasis lia unua ekspozicio de verkoj, ege sukcesinta.

En 1977 lia ekspozicio estis malfermita kiel konflikta al sovetia ideologio.

En 1981 li organizis en Moskvo muzeon de arto.

En 1987 li fondis en Moskvo la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo kaj fariĝis ĝia rektoro (kaj restas ĝis nun). La Akademio situas en la konstruaĵo de estinta Altlernejo de belartoj.

En 1997 li gajnis la Ŝtatan premion de Rusia Federacio pro restaŭrado de Moskva Kremlo.

Socia agado

Ilja Glazunov estas monarkiisto, kontraŭas demokration kaj egalecon de sociaj rajtoj. En 2009 dum la intervjuo li asertis, ke Rusio bezonas imperiestran duktaturon kaj devas subteni kvanton de etnaj rusoj[1]. Li ankaŭ nomas sin rusa naciisto kaj fieras pro tio, ke li estas ruso[2].

La 9-an de februaro 2012 li estis oficiale registrita kiel konfidatestanto (ruse доверенное лицо) de la kanditato por Prezidanteco de Rusio Vladimir Putin[3].

Parencoj

Bildgalerio

Bildgalerio de Ilja Glazunov en Moskvo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva bildgalerio de Ilja Glazunov.

En centro de Moskvo ekde 2004 funkcias persona bildgalerio de Ilja Glazunov. Ĝi enhavas pli ol 700 liajn verkojn.

Referencoj

Eksteraj ligiloj