Ilona Montagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ilona Montagh
Persona informo
Naskonomo Ilona Montagh
Naskiĝo 8-an de decembro 1899 (1899-12-08) (124-jaraĝa)
en Hungario
Familio
Edz(in)o Béla Lugosi
Okupo
Okupo aktoro
vdr

MONTAGH Ilona [pr. montag] estis hungara aktorino naskiĝinta en Arado la 8-an de decembro 1899 kaj mortinta ?.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Montagh debutis kiel infanaktorino en sia naskiĝurbo. Dum la jaroj de la unua mondmilito ŝi elpaŝis en Király Színház. En 1918 ŝ elmigris en Germanujon kaj ŝi elpaŝis sub nomo Ilona von Montagh en Berlino, poste en Vieno kaj denove en Berlino kaj Dresdeno. En 1921 ŝi transiris en Usonon kaj ŝi aperis en teatraĵo titolita Liliom de Molnár. Poste en Vaŝingtono en scenejo de Irving High School ŝi elpaŝis kune kun Béla Környei en opereto Rablólovagok de Lehár. Ŝi kantis ankaŭ la titolrolon de opereto Lili barónő de Jenő Huszka. En Central Oper House de Novjorko ŝi aperis kune kun Klára Küry en teatraĵo titolita Falusi menyecske. Ŝia plua sorto estas nekonata.

Fonto[redakti | redakti fonton]