Imre Bárd
Imre Bárd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beck Imre |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1884 en Nagybajom |
Morto | 11-an de julio 1958 (73-jaraĝa) en Angyalföld |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • pledadvokato • politikisto |
Imre Bárd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárd Imre estis hungara advokato, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Beck ĝis 1910.
Imre Beck[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1884 en Somogynagybajom, li mortis la 11-an de julio 1958 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Imre Bárd devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Jam en 1902 li aliĝis al la socialdemokratoj, kie li estis disĉiplo de Ervin Szabó kaj Jenő Landler. En la jaroj 1908 kaj 1909 li redaktis hungarlingvan gazeton de socialistoj en Usono. Hejmenveninta li estis advokato ĝis fino de la 1-a mondmilito. Li havis postenojn dum la Kalistefa revolucio, same dum la Hungara Sovetrespubliko, poste li estis advokato de komunistoj, socialistoj. Dum la socialismo li havis juran postenon, tamen sen menciindaj aferoj. Li edziĝis en 1919, divorco okazis en 1942.
Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Maksim Gorkij: Az anya (1913)
- Émile Gaboriau: Egy asszony miatt (1930)