Imre Györki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Györki
Persona informo
Naskonomo Grosz Imre
Naskiĝo 26-an de februaro 1886 (1886-02-26)
en Kürtöspuszta
Morto 25-an de aprilo 1958 (1958-04-25) (72-jaraĝa)
en Újbuda
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Imre Györki
Familio
Frat(in)o József Györki
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Imre Györki [djorki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györki Imre estis hungara politikisto, parlamenta deputito, advokato. Lia origina familia nomo estis Grosz aŭ Gross ĝis 1905, li frato estis József Györki.

Memortabulo pri Imre Györki

Imre Györki[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1886 en ekstera parto de Pusztakovácsi, li mortis la 25-an de aprilo 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Györki devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia Budapeŝto, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1910. Post la diplomo li laboris en asekura asocio de oficistoj kaj laboristoj, sed li estis ankaŭ advokato ĉefe por sindikadaj personoj. Li aliĝis ankaŭ al socialdemokratoj kaj li redaktis gazetojn pri la asekurado kaj verkis artikolojn ekzemple en Népszava. Inter 1922 kaj 1939 li estis opozicia parlamentano, inter 1935-1939 ankaŭ havis postenon en la socialdemokrata partio. Dum la 2-a mondmilito li retiriĝis pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1944 li estis deportita al Mauthausen. Post la liberiĝo li estis aktiva kontraŭ la etendiĝanta komunismo. Ne hazarde li estis kondamnita laŭ falsaj akuzoj en 1950, li ricevis amnestion post 6 jaroj. Jam en la prizono li malsaniĝis kaj iom poste li mortis post la amnestio. Li edziĝis en 1927, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A munkásbiztosítási bíráskodás reformja (1921)
  • Néhány megjegyzés a Kúria jogegységi tanácsának 24. sz. polgári döntvényéhez (1922)
  • A bányanyugbérbiztosítás kislexikona (1942)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]