Intars Busulis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intars Busulis en 2017

Intars BUSULIS (naskiĝinta la 2-an de majo 1978 en Talsi) estas latva kantisto kaj muzikisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jam en 1999 li estis fondinta kune kun Raimonds Tigulis la grupon Caffe kaj sukcesis ankaŭ kiel dancisto. Krome li ludis trombonon en la ĵaz-bando Wet Point de la latvia armeo. Turneprovoj kiel solistoj je ĵazfestivaloj estis en Franclando, Litovio kaj Latvio. Li ankaŭ partoprenis la ĵazprojekton E.Y.J.O. de la dana basisto Erik Mosuholm kaj prezentis sin i.a. en Finnujo kaj Kanado. Busulis ankaŭ aŭdeblis en muzikaloj ekz. en la klasikaĵoj Notre Dame de ParisMass (de Leonard Bernstein) kaj Cabaret.

koncerne Eŭrovido-kantokonkursojn[redakti | redakti fonton]

En 2000 jam li furoretis eŭrovidkonkurse kun la bando Brainstorm. En 2006 li gajnis eĉ la duan rangon en la antaŭelektoj kantinte la kanton Gonki kiun kreis Kārlis Lācis. Lācis helpis publikigi en 2008 la unuan albumon solistan kun verkoj en la latva kaj rusa lingvoj.[1] La titolo Brivdiena katapultis lin dum multaj semajnoj al la pinto de la naciaj muzikaĵrangolistoj. Okaze de Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 li reprezentis Latvion per la kanto Probka. Ĝi unue dum la antaŭaj juĝadoj kantitis en latva lingvo sub la titolo Sastrēgums. Venkinte la kantisto anoncis la volon kanti en Moskvo en rusa lingvo.

En ĝi temas pri tutmonda varmiĝo pro troa elsendo de karbondioksido ekz. dum aŭtoveturado. En ambaŭ lingvoj signifas la titolon Trafikŝtopiĝo. Tamen la projekto ne sukcesis kaj la duan duonfinalon gajnitis ne pli ol sep punktaj sufiĉaj por la lasta rango.

Ekde 2013 li turnee furoris en Rusujo kaj eĉ kantis en Kremlo. En 2014 Busulis partoprenis la similan rusian antaŭkonkursan spektaklon Golos atingonte la duona finalo. Lia voĉa trejnisto estis Leonid Agutin.

Engaĝiĝo kontraŭmilita[redakti | redakti fonton]

En 2022 li ege kritikis la invadon de rusiaj trupoj en Ukrainion kaj startigis privatan informkampanjon por sia rusia muzikklientaro. Por tio li pretas rezigni pri la por li ege lukra rusia merkato.[2]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

albumoj:

  • 2008 — Kino
  • 2008 — Kino перевидання з російською версією альбому

unuopaj kantoj:

  • 2005 — Gaidīšanas serenāde
  • 2005 — Nāc man līdz
  • 2007 — Ar zvaigžņu gaismu
  • 2007 — Гонки
  • 2008 — Давай!
  • 2008 — Ceļš
  • 2008 — Brīvdiena
  • 2008 — Скучаешь напрасно
  • 2009 — Пробка
  • 2009 — Paliksim kopā

videaj filmetoj:

  • Davaj - Davaj
  • Sastrēgums (пробка)
  • Paliksim kopā

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]