Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de la Tribunalo

La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio estas speciala tribunalo kreita la 25-an de majo 1993 per rezolucio 827 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia sidejo estas en Hago (Nederlando). Ĝi esploras kaj punas krimegojn faritajn ek de 1991 en la teritorio de iama Jugoslavio, precipe kadre de la militoj pri Jugoslavio kaj Kosovo.

La ĝenerala asembleo de UN ne kundecidis en la kreado de la tribunalo.

La tribunalo konsistas el tri ĉambroj unuagradaj kaj unu apelacia ĉambro. Laborlingvoj dum la kunsidoj estas la angla kaj franca. Atestantoj kaj akuzatoj rajtas paroli en sia propra lingvo. Ĉiuj dokumentoj estas disponeblaj en la lingvoj bosnia, kroata kaj serba.

Ĝis 2004 la tribunalo aŭskultis 3.500 atestantojn; ĝis marto 2005 ĝi procesis kontraŭ 124 personoj.

Vidu ankaŭ