Internacia rehabilita centro por torturo-viktimoj
internacia rehabilita kaj esplora centro por torturo-viktimoj | ||
---|---|---|
internationale Rehabiliterings- og Forskningscenter for Torturofre | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1981 nacie kaj 1985 internacie | |
Sidejo | Kopenhago, Danio | |
Tipo | homrajta neregistara organizaĵo | |
Fondinto(j) | Inge Genefke vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | ne-registara organizaĵo | |
La internacia rehabilita centro por torturo-viktimoj, dane Internationale Rehabiliterings-Center for Torturofre kaj angle International Rehabilitation Centre for Torture Victims (IRCT)[1] estas homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Kopenhago, Danio, fondita en 1981. Ĝia baza branĉo aktiva en Danio, fondita en 1981, el kiu elkreskis la internacia centro en 1985, estas asocio origine nomita "rehabilita kaj esplora centro por torturo-viktimoj", intertempe "Digno" - Dana instituto kontraŭ torturo (Dignity – Dansk Institut Mod Tortur respektive Dignity - Danish Institut Against Torture). En 1988 al la nacia organizaĵo kaj al ĝia gvidantino, la kuracistino Inge Kemp Genefke, estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Aldona internacia oficejo nun troveblas en Bruselo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo de la asocio "Digno" - Dana instituto kontraŭ torturo (dane kaj angle)
- retejo de la internacia ombrela organizaĵo IRCT, en kiu ankaŭ membras la dana instituto "digno" (dane kaj angle)
- prezento per la premia komisiono (angle)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Orgine en 1985 ankoraŭ pli longe nomita internacia rehabilita kaj esplora centro por torturo-viktimoj respektive internationale Rehabiliterings- og Forskningscenter for Torturofre.