Interpol (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpol
Persona informo
TTT
Retejo http://www.interpolnyc.com/
vdr

Interpol estas usona muzikgrupo de sendependa roko de Novjorko. Formita en 1997, la origina membraro de la grupo konsistis el Paul Banks (kanto, gitaro), Daniel Kessler (gitaro, kanto), Carlos Dengler (basgitaro, klavaroj) kaj Greg Drudy (tamburoj, perkutado). Drudy forlasis la grupon en 2000 kaj estis anstataŭita per Sam Fogarino. En 2010, tuj post registrado de la kvara albumo de la grupo, Dengler forlasis ĝin por okupiĝi pri personaj projektoj.

Interpol estas unu el la grupoj rilatiĝintaj al la novjorka sendependa roko, kaj estis unu el pluraj grupoj kiuj aperis post la revivigo de la sendependa roko en la 2000-aj jaroj. La sono de la grupo estas ĝenerale miksaĵo de stakata baso kaj ritma, harmoniigita kun gitaro. Krom la kantoteksto, ili ĉiuj kantas kaj komponas kaj ne havas antaŭfiksitan ĉefan kantverkiston.

La debutalbumo de Interpol Turno sur la brilaj lumoj (2002) ricevis laŭdojn, atingante la dekan pozicion sur la listo de la pintalbumoj en 2002. Postaj diskoj Stultulaĵoj (2004) kaj Admiri nian amon (2007) konfirmis la komencan sukceson de la grupo kaj iĝis komerca kaj kritika sukceso. La grupo publikigis ĝian kvaran, mem-eldonitan albumon la 7-an de septembro 2010.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Turn On the Bright Lights (2002)
  • Antics (2004)
  • Our Love to Admire (2007)
  • Interpol (2010)
  • El Pintor (2014)
  • Marauder (2018)