Intuitive Machines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intuitive Machines
Intuitive Machines, Inc.
negocokompanio vd
Dum 2013 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Kam Ghaffarian vd
Sidejo Houston
Lando Usono
Agokampo Nova-C
TTT Oficiala retejo
vdr
La unua Nova-C-alterigilo antaŭ lanĉo

Intuitive Machines, Inc. (angle por Intuiciaj maŝinoj) estas usona aerospaca kompanio, fabrikisto de kosma teknologio, kun sidejo en Houston, Teksaso. Ĝi estis fondita en 2013 fare de Steve Altemus, Kam Ghaffarian kaj Tim Crain por disponigi aŭtonomiajn sistemojn por industriaj sistemoj, sondiloj, kosmoŝipoj, kosmovestoj kaj simulaj servoj. En februaro 2023, Intuitive Machines iĝis publika tra fuzio kun specialcela akirfirmao (SPAC) [1].

La firmao evoluigis la Nova-C -alteriĝigilon (nomitan "Odiseo"), kiu faris sian unuan flugon al la luno kiel parto de la misio IM-1 en februaro 2024 [2][3][4].

En novembro 2018, Intuitive Machines estis elektita de NASA kiel unu el naŭ kompanioj por provizi produktojn kaj servojn por la programo Commercial Lunar Payload Services (CLPS). [5] La CLPS estas celita esplori kaj ekspluati la naturresursojn de la luno.  Intuiciaj Maŝinoj ofertis al NASA la Nova-C-alterigilon sub evoluo kiel parto de tiu programo [6].

La Novaj lunsurterigiloj estas anoncita serio de senpilotaj lunalteriĝomoduloj, kiuj inkluzivos kvar modelojn. La Nova-C -modelo estas la plej progresinta en evoluo. Ĝi povas porti utilan ŝarĝon de 120 kg. Konstruante sur tio, la Nova-D -modeloj kun utila ŝarĝo de 500 kg kaj Nova-M kun utila ŝarĝo de 3,500 kg estis anoncitaj.

La µNova modelo ne estas memstara alterigilo, sed devas esti transportita al la alteriĝoloko kiel kargo. De tie, ĉi tiu modelo devus povi efektivigi mallongajn flugojn de ĝis 25 km kun postaj mildaj surteriĝoj, tiel vastigante la misian areon aŭ esplorante lokojn, kiuj estas alie malfacile alireblaj [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Astrobotika Teknologio
  • Firefly Aerospace
  • CLPS (Commercial Lunar Playload Services)
  • Programo Artemis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]