Ion Creangă
| Ion Creangă | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Ion Creangă | |
| Dato de naskiĝo | 1-a de marto 1837 | |
| Loko de naskiĝo | Humuleşti | |
| Dato de morto | 31-a de decembro 1889 | |
| Loko de morto | Iaşi | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 52 | |
Ion Creangă [/jˈon ˈkre̯aŋɡə/] (naskiĝis la 1-an de marto 1837 en Humuleşti, mortis la 31-an de decembro 1889 en Iaşi) estis rumana verkisto, poeto kaj instruisto
Unu el la ĉefaj verkistoj en la rumana literaturo de la 19-a jarcento, li estas plej konata pro lia volumo Infanaĝaj Memoroj, liaj romanetoj kaj noveloj, kaj liaj multaj anekdotoj.
Biografio [redakti]
Laŭ li skribis, Ion Creangă naskiĝis la 1-an de marto 1837 en Humuleşti, vilaĝo de la nuna komunumo Târgu Neamț en distrikto Neamț. Aliaj personoj pensas ke la aŭtoro naskiĝis la 10-an de junio. Neniuj dokumentoj konfirmas lian naskiĝtagon. Liaj gepatroj estis Ștefan kaj Smaranda.
Ion Creangă pasigis la infanaĝon en sia denaska vilaĝo. En 1847, li faris elementajn kursojn de la kantoro Basilo, en konstruaĵo aranĝinta de vilaĝanoj. Poste, li studis en Broșteni kaj Târgu Neamț, por fine iri al la kateĥista lernejo de Fălticeni. Li devis sekvi studadojn pri la pastreco, sed la lernejoj kiu devus instrui tion malaktiviĝis. Tial li translokiĝis en urbon kaj lernis pastrecon en la seminario de Socola.
De 1855 ĝis 1859, Ion Creangă estis seminaristo; li revenis hejmen, post kiam li akiris diplomon de profesia atesto. Li edziĝis kun virino kaj de tiam oficiis en la Eklezio de 40 martiroj en Lassy kaj aliaj paroĥoj.
Sufiĉe aĝinta kaj edziĝinta ekde tri jaroj, Creangă konsideris forlasi ordojn. Li sekvis kursojn de la normala lernejo de Vasilo Lupu de Lassy kaj iĝis instruisto en unu el la lernejoj de Lassy, sen rezigni sian laboron de diakono.