Ion Creangă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ion Creangă
Persona informo
NomoIon Creangă
Dato de naskiĝo1-a de marto 1837
NaskiĝlokoHumuleşti
Dato de morto31-a de decembro 1889
MortolokoIaşi
Mortokialoepilepsia krizo [+]
Aĝo je morto52
Okupoj kaj profesioj
Okupojverkisto, poeto kaj instruisto
Geografio
Ŝtatorumana
Lingvoj
Parolata lingvorumana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ion Creangă ([/jˈon ˈkre̯aŋɡə/] ; naskiĝis la 1-an de marto 1837 en Humuleşti, mortis la 31-an de decembro 1889 en Iaşi) estis rumana verkisto, poeto kaj instruisto

Unu el la ĉefaj verkistoj en la rumana literaturo de la 19-a jarcento, li estas plej konata pro sia volumo Infanaĝaj rememoroj, siaj romanetoj kaj noveloj, kaj siaj multaj anekdotoj.

Biografio

Laŭ tio kion li skribis, Ion Creangă naskiĝis la 1-an de marto 1837 en Humuleşti, vilaĝo de la nuna komunumo Târgu Neamț en distrikto Neamț. Aliaj personoj pensas ke la aŭtoro naskiĝis la 10-an de junio. Neniuj dokumentoj konfirmas lian naskiĝtagon. Liaj gepatroj estis Ștefan kaj Smaranda.

Ion Creangă pasigis la infanaĝon en sia denaska vilaĝo. En 1847, li faris elementajn kursojn de la kantoro Basilo, en konstruaĵo aranĝinta de vilaĝanoj. Poste, li studis en Broșteni kaj Târgu Neamț, por fine iri al la kateĥista lernejo de Fălticeni. Li devis sekvi studadojn pri la pastreco, sed la lernejoj kiu devus instrui tion malaktiviĝis. Tial li translokiĝis en urbon kaj lernis pastrecon en la seminario de Socola.

De 1855 ĝis 1859, Ion Creangă estis seminariano; li revenis hejmen, post kiam li akiris diplomon de profesia atesto. Li edziĝis kun virino kaj de tiam oficis en la Eklezio de 40 martiroj en Iaşi kaj aliaj paroĥoj.

Sufiĉe aĝinta kaj edziĝinta ekde tri jaroj, Creangă konsideris forlasi ordojn. Li sekvis kursojn de la normala lernejo de Vasile Lupu de Iaşi kaj iĝis instruisto en unu el la lernejoj de Iaşi, sen rezigni sian laboron de diakono.