Ipro
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
provinco: Okcidenta Flandrio |
geografia situo: 50°51’N; 2°53’E Mapo |
areo: 130,61 km² |
loĝantoj: 36.120 (2005-03-01) |
loĝdenso: 277 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 8900 |
Ipro (Nederlande Ieper [ipr], france Ypres) estas urbo en la sud-okcidento de Belgio en la Flandra regioneto nomata Westhoek (okcidenta angulo). Ipro estas unu el la 133 municipoj de Belgio, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1174.
Historio
La urbo estis tute detruita dum la Unua mondmilito, interalie la fama belega drapobazarejo (kun la urboturo) datumanta de mezepoko, kiam la urbo estis inter la plej gravaj centroj de drapo-farado en Eŭropo. La tuta urbo estis precize rekonstruita en la tradicia flandra stilo (interalie kun la ŝtuparformaj domofruntoj), kaj la drapobazarejo kaj urboturo nur estis finrekonstruitaj fine de la jaroj 1960.
Dum tiu milito la urbo ankaŭ donis sian nomon al speco de venengaso, kiu estis uzata unuafoje kontraŭ la malamikaj tranĉeoj en la ĉitiea apudeco: Iperito.
Partneraj municipoj
- Siegen, Germanio.
Esperanto en Ipro
En la aŭtuno de la jaro 2004 okazis 3-taga renkontiĝo, organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno).
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo de la komunumo (nederlande kaj angle)
Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem | |
Belgio | Provincoj |