István Friss

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István FRISS [iŝtvAn friŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Friss István estis hungara ekonomikisto, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1960).

István Friss [1] naskiĝis la 31-an de majo 1903 en Hungario, en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). Li mortis la 11-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Friss frekventis ĉeflernejon en Berlino. Li jam pli frue aliĝis al la hungaraj komunistoj en 1922, tial li ricevis punon en 1925 pro malpermesaj politikaj agadoj. En 1928 li redaktis subteran gazeton komunistan. En 1935 li vivis en Sovetunio, poste en Prago, poste en Pollando, post la germana okupo en Svedio, fine en 1941 en Moskvo. Post 4 jaroj li hejmenvenis, kie li ricevis altajn politikajn postenojn. Inter 1949-1967 li estis deputito parlamenta, kie li okupiĝis pri ekonomiaj temoj. Li ricevis premion Kossuth en 1949, precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar demokrácia gazdasági stabilizációja (1946)
  • A jövőt építjük (Ni konstruas la futuron) (1951)
  • A Magyar Dolgozók Pártja gazdaságpolitikája (Ekonomia politiko de Partio de Laboristoj Hungaraj) (1961)
  • Gazdasági törvények, tervezés, irányítás (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]