István Hiller (bibliotekisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Hiller (bibliotekisto)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1934 (1934-04-25)
en Sopron
Morto 11-an de novembro 1993 (1993-11-11) (59-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándMinada kaj Arbarkultura Altlernejo
Okupo
Okupo bibliotekisto • universitata instruisto
vdr

István Hiller [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hiller István (foje laŭ distinga vorteto "id." (pli aĝa)) estis hungara bibliotekisto, lokhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia samnoma filo estis István Hiller (pli juna).

István Hiller[1][2] naskiĝis la  25-an de aprilo 1934(nun 1934-04-25) en Sopron, li mortis la 11-an de novembro 1993 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hiller maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li akiris tradukistan-interpretistan diplomon en altlernejo en Budapeŝto en 1955. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis, sed iom poste li hejmenvenis profitanta la amnestion kaj li praktikadis plu en librovendejo. Inter 1957–1967 li estis bibliotekisto en la altlerneja, respektive poste universitata biblioteko en Sopron, eĉ li estis poste bibliotekestro ĝis 1992. En tiu periodo li akiris bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963, arbarinĝenieran diplomon en la sekva jaro en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato, eĉ li doktoriĝis en 1968. Li ankaŭ instruis en la Lignaĵindustria Universitato. En 1992 li estis bibliotekestro en Universitato István Széchenyi. Li edziĝis en 1963, lia edzino naskis filon en 1964, filinon en 1968. Li ricevis premiojn inter 1962-1989, la lasta estis aŭstra premio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kosztolányi Dezső és Karinthy Frigyes soproni szereplései. (1961)
  • Az erdőgazdálkodás és az erdészettudomány, mint faipari szakművelődésünk és felsőbb faipari szakoktatásunk bölcsője. (disertaĵo, 1968)
  • Hazánk első szakkönyvtárának kialakulása. Az Erdészeti és Faipari Egyetem Könyvtárának története. (monografio, 1975)
  • A selmeci könyvtár mint a faipari szakirodalom bázisa. (1986)
  • Peéry Rezső soproni éveiről. (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.