István Kulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kulin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1901 (1901-03-05)
en Salonta
Morto 31-an de decembro 1987 (1987-12-31) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Debrecen University of Agrarian Sciences‏
Okupo
Okupo meteologo • inĝeniero-agronomo
vdr

KULIN István estis hungara agrometeorologo. Li naskiĝis en Nagyszalonta la 5-a de marto 1901 kaj mortis en Budapest la 31-an de decembro 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kulin la mezlernejon finis en Nagyszalonta kaj li havigis diplomon en la Ekonomika Akademio de Debrecen. Ekde 1922 en Keszthely kaj Mosonmagyaróvár li estis praktikanto en la Ekonomika Akademio, pli poste asistanto en la katedro de plantproduktado. Al invito de la registaro de Turkujo li pasigis du jarojn en Ankara, kie li estigis plantproduktejon eksperimentan. En 1927-28 li organizis agrikulturajn ekspoziciojn. En 1929 komisiite de Muzeo Agrikultura en Barcelono li organizis la hungaran kioskon, kiu gajnis la 1-an premion, du ormedalojn. Ekde 1929 ĝis sia pensiuliĝo (1961) li estis laboranto ĉe la Tutlanda Meteorologia Instituto. En 1956 li estis distingita de memormedalo Lajos Steiner.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Országos gazdakartellt! (kun Pál Bethlen, Miskolc, 1932);
  • Útmutatás éghajlati feldolgozásokra a tervgazdálkodás érdekében (Bp., 1952);
  • A csapadékösszegek gyakorisága Magyarországon 50 évi (1901-1950) megfigyelések alapján (Bp., 1953);
  • A mátraszentlászlói fagykísérleti állomás makro- és mikroklimatikus vizsgálatai (Bp., 1954);
  • Agrometeorológia (OMI- kiadvány, 1954).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.