István Mészáros (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1910 (1910-01-11)
en Budapeŝto
Morto 11-an de majo 2006 (2006-05-11) (96-jaraĝa)
en Gödöllő
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

István Mészáros [iŝtvAn mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros István estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

István Mészáros[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1910 en Újpest, li mortis la 11-an de majo 2006 en Gödöllő.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Mészáros maturiĝis en kalvinana gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1933, en la sekvanta jaro li doktoriĝis. Inter 1933-1936 li estis praktikanto kaj asistanto samloke. En 1937 li laboris en Sopron, poste en Nagyléta li estis bestokuracisto por la plena distrikto, inter 1939-1946 en Gödöllő, kie li respondecis ankaŭ pri la reĝa bieno, eĉ li helpis loke instruadon de vetrinaraj studentoj. Inter 1946-1950 en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) li respondecis pri multobligo de brutoj. Inter 1950 kaj 1965 li faris la samon en instituto, poste li establis similan stacion, kies ĉefo li estis ĝis la emeritiĝo en 1977. Li instruis ankaŭ en Agrikultura Universitato kaj en la veterinara altlernejo, iom poste jam universitato. Ekde 1942 li estis kalvinana presbitero en Gödöllő, kelkfoje li plenumis ankaŭ aliajn ekleziajn postenojn. Li estis ankaŭ fervora skolto. Lia edzino naskis kvarfoje. Li ricevis premiojn inter 1949-2000, el tio elstaras premio Kossuth en 1963.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.