István Pál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Pál
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1854 (1854-08-15)
en Catalina
Morto 19-an de novembro 1935 (1935-11-19) (81-jaraĝa)
Lingvoj hungaraEsperanto
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo pastro • lernejestro • politikisto
vdr

PÁL István (pro. pa:l) estis hungara, rumania hungara romkatolika pastro naskita en Szentkatolna la 15-an de aŭgusto 1854 kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc la 19-an de novembro de 1935.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Pál studis en Gyulafehérvár kaj Eger. Oni ordinis lin pastro en 1878. DE 1879 li estis instruisto de la romkatolika gimnazio de Gyulafehérvár. De 1890 li estis la instrua referanto de la Erdélyi Róm. Kat. Státus en Koloĵvaro. De 1911 ĝis sia pensiuliĝo en 1934 li estis parokestro, ĉefdekano en Odorheiu Secuiesc, de 1920 ano de ruman senato. Inter 1900 – 1911 li konstruigis 6 lernejojn. Li estis ĉefkunlaboranto de la gazeto Közművelődés de Alba Iulia.

Fonto[redakti | redakti fonton]