István Szegedi Kis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szegedi Kis
István Szegedi Kis
István Szegedi Kis
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1505
en  Hungara reĝlando Szeged?
Morto la 2-an de majo 1572
en Ráckeve
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • kalvinana pastro
vdr

István Szegedi Kis [iŝtvAn segedi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Kis István estis hungara protestanta pastro, episkopo, teologo.

István Szegedi Kis[1] naskiĝis ĉirkaŭ 1505 en Szeged, li mortis la 2-an de majo 1572 en Ráckeve.

Memortabulo en Ráckeve
Busto
Memortabulo en Szolnok

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szegedi Kis lernis unue en sia naskiĝurbo, poste en aliaj hungaraj urboj. Inter 1535-1537 li studis en Vieno, poste en Krakovo, kie poste li ankaŭ instruis, fine en 1540 li hejmenvenis. Tamen li studis en 1543 en Vitenbergo. Hejmenveninta li estis predikanto de la protestantismo en diversaj hungaraj urboj, ĉar la katolikoj baris lin. Komence li konfesis luteranismon, paŝo post paŝo kalvinismon. Li edziĝis en 1548. Li estis en hungara kaj turka malliberejo, sed spite tion li estis kalvinana episkopo ekde 1563 ĝis sia morto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Assertio Vea De Trinitate Contra quorundam deliramenta quae ex Serveti aliorumque phanaticorum hominum opinionibus nunc primum... (1573, denove post 3 jaroj)
  • Speculum Romanorum Pontificum... (1584, denove 1586, 1592, 1602)
  • Theologiae Sincerae Loci Communes De Deo Et Homine Perpetuis explicati Tabulis & Scholasticorum Dogmatis illustrati... (1585, denove 1588, 1593, 1599, 1608)
  • Tabulae Analyticae... (1592, denove 1593, 1599, 1610)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]