Ivančena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivančena
monumento
Ivančena
Oficiala nomo: Ivančena
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Municipo Malenovice
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Situo Ivančena
 - alteco 925 m s. m.
 - koordinatoj 49° 34′ 38″ N 18° 26′ 17″ O / 49.57722 °N, 18.43806 °O / 49.57722; 18.43806 (mapo)
Materialo ŝtono
Konstruado 1946
 - rekonstruado 2016–2017
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ivančena
Retpaĝo: [1]
Portalo pri Ĉeĥio

Ivančena (925 m super marnivelo) estas ŝtona tumula memorindaĵo en Moraviasileziaj Beskidoj inter Malchor kaj Kykulka sub la supro de la Lysá hora. Ĝi estis konstruita por memorfesti la kvin skoltojn, kiuj estis ekzekutitaj fare de germanaj nazioj pro sia implikiĝo en la kontraŭnazia rezisto.

La tumulon fondis la 30-a Skolta sekcio de Moravia Ostrava nome la 6-an de oktobro 1946 por memorfesti la kvin membrojn de la "Rezisto de Silezia Skolt-organizo", kiuj estis ekzekutitaj la 24-an de aprilo 1945 en Teŝino en la juda tombejo.

La tumulo estas nun simbolo de patriotismo, kuraĝo kaj amikeco. Ĝi okupas ĉirkaŭ 40 kvadratajn metrojn kaj 195 kubajn metrojn. Ĝi etendiĝas al alteco de 4 m. Ĝis 1989, la tumulo estis ankaŭ simbolo de rezisto kontraŭ subpremo dum la komunismo. Dum la tempo de la komunismo faris marŝojn al ĝi skoltoj dum la skoltado estis kontraŭleĝa tiutempe kaj venadis ankaŭ trampoj. La marŝoj estis kontrolataj de la tiama komunisma sekreta polico.

Pilgrimadoj al la tumulo daŭras ĝis hodiaŭ. Sabate, proksime al la 24-a aprilo tien iras skoltoj de la tuta lando Ĉeĥio kaj dimanĉe trampoj. La tumulo estas ankoraŭ kreskanta kaj estas formita de ŝtonoj devenantaj de ĉirkaŭ la mondo. Lastatempe, tamen, la tumulo de ŝtonoj malintegras kaj falas. Skoltoj do anoncis kolekton por ties reakiro.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]