János Holló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Holló
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1919 (1919-08-20)
en Szentes
Morto 5-an de januaro 2012 (2012-01-05) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Ferenc Holló
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

János Holló [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holló János estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976), membro de pola kaj germana sciencaj akademioj. Lia frato estis Ferenc Holló.

János Holló [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1919 en Szentes. Li mortis la 5-an de januaro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Holló frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1937-1941. Li eklaboris en diversaj uzinoj ekde 1941. Li habilitiĝis en 1950 kaj ekinstruis en la universitato, kie li estis katedrestro ĝis 1975. Li redaktis ekzemple fakrevuon Acta Alimentaria kaj okupiĝis precipe pri nutraĵoj. Li pensiuliĝis en 1991. Li ricevis premiojn inter 1959-1999 (aparte menciita franca akademia premio en 1968).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Maláta- és sörgyártás (Malto- kaj bierofarado), (1952)
  • Die Saure Hydrolyse der Stärke (1966)
  • Application of Molecular Distillation (1971)
  • Food Industries and the Environment (1985)
  • A keményítő biokonzervációja (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]