János Jenő Székely
János Jenő Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1956 (67-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
SZÉKELY János Jenő (sekelj) estas hungara skulptisto naskita en Kluĵo la 25-an de majo 1956. Li estas la filo de la poeto, dramisto, eseisto János Székely kaj de la verkistino Ilona Varró.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Jenő Székely studis en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo en jaroj 1977-81, kie lia majstro estis Artúr Vetró. En 1985 li loksidiĝis en Italio, unue en Florenco, poste en Pietrasanta. En 1988-89 li estis en studvojaĝo en Usono. En 1989 li translokiĝis Hungarujon kaj vivas en Székesfehérvár.