János Seprődi
El Vikipedio
SEPRŐDI János (ŝeprOedi) estis hungara muzikpedagogo, muzikhistoriisto, folkloristo naskita en Kibéd la 25-an de aŭgusto 1874 kaj mortinta en Kluĵo la 6-an de marto 1923.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Ekde 1904 ĝis sia morto Seprődi estis profesoro de la reformita gimnazio de Koloĵvaro. Li anticipis kelkajn jarojn Zoltán Kodály kaj Béla Bartók rilate la popolmuzikan kolektadon. Li malkovris malnovajn muzikajn memoraĵojn, arkaikajn melodiojn de reformitaj ekleziaj kantoj, kolektis sikulajn popolkantojn kaj artmaniere rekomponis ilin.
Ĉefaj verkoj [redakti]
- Emlékirat a magyar zene ügyében (Bp., 1906);
- A magyar népdal zenei fejlődése (Kolozsvár, 1908);
- Eredeti székely dalok (kórusművek, Kolozsvár, 1914);
- Válogatott zenei írásai és népzenei gyűjtése (Bukarest, 1974).
Bibliografio [redakti]
- Illyés Géza: S. J. (Ref. Szle, 1933–34).
